Vilaĝo Bella Italia
Bella Italia ("bela Italio") estas feria vilaĝo en la komunumo Lignano Sabbiadoro ("Linjano orsabla") de Italio. Ĝi situas en la nord-orienta provinco Udine kaj en la itala regiono Friulo-Venecio Julia.
Vilaĝo Bella Italia | |||
---|---|---|---|
feria vilaĝo vd | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Italio | ||
Regiono | Friulo-Venecio Julia | ||
Provinco | provinco Udine | ||
Municipo | Lignano Sabbiadoro | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 45° 41′ N, 13° 7′ O (mapo)45.67829197834213.124631135567Koordinatoj: 45° 41′ N, 13° 7′ O (mapo) [+] | ||
| |||
| |||
Geografio
redaktiBella Italia lokiĝas sur verda duoninsulo 2 kilometrojn nordokcidente de la komunuma centro de Lignano Sabbiadoro, direkte al la pinto de la duoninsulo, rekte ĉe vastaj plaĝoj de la Adriatika Maro, proksimume 50 kilometrojn de Udine kaj je 90 kilometroj de Venecio kaj Triesto.
Fervojo
redaktiLa turisma loko estas servata de la stacidomo Latisana-Lignano-Bibione, situanta sur la fervoja linio Venecio-Triesta, situanta en la proksima Latisana kaj ligita al Lignano per buso kaj la dediĉita servo "LignanoLink" kiu ligas Lignanon kun ununura vojaĝsolvo al la nacia fervoja reto. La fervoja stacio Latisana estas servita per regionaj kaj longdistancaj ligoj.
Esperanto
redaktiEn aŭgusto 2023 okazas en la vilaĝo Bella Italia la 79-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO kaj samtempe la internacia kongreso de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI).
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo (itale, angle kaj germane)
- IJK 2023 (esperante)
- ILEI-Kongreso 2023 Arkivigite je 2023-01-16 per la retarkivo Wayback Machine (esperante)