Vilao de JUDr. Eduard Liska (indikata ankaŭ kiel Vilao de Šlapeta) en Silezia Ostrava (Čedičová strato n-ro 8) el la jaro 1936 estas la plej signifa realigo de arkitektoj fratoj Čestmír kaj Lubomír Šlapetidoj en regiono de la norda Moravio kaj Silezio. Ĝia tute unika spaca kaj forma riĉeco eliras el organika funkciismo. La vilao estas ekde la 1-a de julio 2008 proklamita kiel Nacia kultura memorindaĵo laŭ ordono de registaro numero 170/2008 Sb. (sub malĝusta nomo Vilao de Líska).

Vilao de Liska
vilao
Bazaj datoj
Konstrustilo moderna arkitekturo vd
Arkitekto Lubomír Šlapeta • Čestmír Šlapeta vd
Lando Ĉeĥio vd
Situo Silezia Ostrava
Adreso Čedičová 1406/8
Situanta sur Čedičová
Situo
Geografia situo 49° 50′ 35″ N, 18° 17′ 56″ O (mapo)49.842985418.2989732Koordinatoj: 49° 50′ 35″ N, 18° 17′ 56″ O (mapo)
Vilao de Liska (Ĉeĥio)
Vilao de Liska (Ĉeĥio)
DEC
Vilao de Liska
Vilao de Liska
Situo de Vilao de Liska
Map
Vilao de Liska
vdr
Vilao de JUDr. Eduard Liska
Vilao de JUDr. Eduard Liska
Vilao de JUDr. Eduard Liska

Arkitektura inspiro redakti

La projekto estis inspirita per konstruaĵo de vilao de D-ro Baensche de arkitekto Hans Scharoun en Berlino - Spandau el la jaroj 1934-1935. Sed la vilao de Liska per kreiga maniero alikreas la koncepton de Scharoun.

Lokigo de la konstruaĵo redakti

La konstruaĵo estas sidigita en deklivon en Hladnov en Silezia Ostrava tiel, ke la okcidenta flanko de la domo direkte al rivero Ostravice estas unuetaĝa kun plata tegmento. Direkte al la orienta trakto ĝi ŝanĝiĝas en teretaĝan objekton, samtempe kun tio, kiel en la deklivo la enlasita teretaĝo ŝanĝiĝas en suterenon. La centra spaco de la domo - socia ĉambrego - troviĝas fine de komunika liniado de la domo. Oni tiel devas aliri en ties spacon, por ke oni povu eksidi sur divano kaj kun amikoj observi tra larĝa rondigita metala stria fenestro viglon en la valo kun vido al Nova urbodomo.

Arkitekturo de la konstruaĵo redakti

La vilao havas kompozicion en formo de T, space varian helpe de paro de ŝoveblaj muroj. Konsiston de la domo pliriĉigas ankaŭ terasoj - sur la okcidenta flanko super la enirejo en la domon teraso sur subtilaj metalaj kolonoj, alirebla el la socia ĉambrego, kaj en la oriento kovrita teraso, malfermita rekte en la centran komunikan spacon de la domo.

Nuntempo redakti

La vilao de liska konserviĝis ĝis la hodiaŭaj tagoj preskaŭ en la origina stato kun vico da funkciaj detaloj (tirkestoj, ŝaltiloj, lumiloj, tenilo de ŝtuparo, bankuvo, baterioj, fenestroj, ceramikaj tegaĵoj, enigitaj ŝrankoj) kaj ekipaĵoj (varmaeraj hejtado kun kaldrono FRAMA, plenigita per ventolilo kaj aeraj filtriloj, elektra kuirilo en kuirejo Brown Sigma Boweri, elektra akumulacia forno ks.).

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • STRAKOŠ, Martin. Vily na Slezské… K architektuře rodinných domů a vil na Slezské Ostravě ve 30. letech 20. století v souvislostech architektonické kultury meziválečného Ostravska
  • ZATLOUKAL, Pavel; ŠLAPETA, Vladimír; PELČÁK, Petr. Lubomír Šlapeta - Čestmír Šlapeta Architektonické dílo / Architectural Work. [s.l.] : Obecní dům Brno, 2003. ISBN 80-85227-56-8.

Eksteraj ligiloj redakti