Montaro Villány

(Alidirektita el Villány-montaro)

La Montaro VillányVillány-montaroVilanj-montaro situas okcicente de hungara urbo Villány, en suda parto de departemento Baranya, en Hungario. Ĝi estas fakte montetaro, el kalkoŝtono.

Situo de Montaro Villány en Hungario.

Ĝia plej alta pinto estas la pinto de monto Szársomlyó kun 442 m, kiu staras insule, ne rekte ligite al montara etendiĝo. Alia konata pinto estas Tenkes, proksime al urbeto Siklós.

Konataj komunumoj de la montaro: Bisse, Csarnóta, Diósviszló, Kisharsány, Máriagyűd, Márfa, Nagyharsány, Nagytótfalu, Siklós, Villány, Villánykövesd, Palkonya.

Szársomlyó redakti

 
Elvido de sur Szársomlyó al sudo

La plantaro de Szársomlyó (alinome Harsányi-monto aŭ Nagyharsányi-monto) estas specifa, ĉar sur ties sudaj deklivoj elformiĝas mediteranea klimato, nekutima en Hungario. La proporcio de la klimat-specifaj specioj estas super 20%.

Tie kreskas la forte protektita rusta digitalo. Sur la leŭsaj grundoj nestas la koloraj abelmanĝuloj.

La monto hodiaŭ estas damaĝita: oni minis el ties unu flanko ŝtonmaterialon ekde la 1960-aj jaroj, por prizorgi per bazmaterialo la grandan cementfabrikon en la proksima Beremend. Oni minis tie jam dum la romia epoko, sed tiu minado ne postrestis videblajn damaĝojn je la monto.

La areo estas protektita ekde 1989 kaj parto de la Nacia Parko Danubo-Dravo. Precipe ĉirkaŭaĵo de Villány estas fama vinkultura loko.

Akvofontoj redakti

Sur la suda flanko de la montaro, fontas varmakvaj, kuracigaj fontoj. Tiuj igis populara kuracbanjo la vilaĝon Harkány.

Kavernoj redakti