Beremend

Beremend estas grandvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Siklós.

Beremend
Beremend északi vége.JPG

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 7827 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 247  (2021) [+]
Loĝdenso 47 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 47′ N, 18° 26′ O (mapo)45.78383888888918.432330555556Koordinatoj: 45° 47′ N, 18° 26′ O (mapo) [+]
Areo 48,26 km² (4 826 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Situo de Beremend

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Beremend [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Ĉefvojo al Beremend

Bazaj informojRedakti

GeografioRedakti

 
Limpasejo ĉe Beremend

Beremend situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj ĉe la kroata landlimo kun limpasejo. Depost 1945 Beremend estas la plej suda hungara komunumo. Dravo, Montaro Villány kaj fervojo estas ne tro for, Villány kaj Siklós estas la plej proksimaj urboj.

HistorioRedakti

La komunumo estis loĝata dum la neolitiko. La unua skriba mencio devenis el 1281. En la 15-a j.c. ĝi estis kampurbo. Pro la kontraŭturkaj bataloj en 1687 ĝi senhomiĝis. Inter 1918-1920 la serboj okupis la urbeton, kiu tiutempe apartenis al "Respubliko Baranya".

La grandvilaĝo famas pri fabriko de cemento kaj de kalko, kiuj produktiĝas el minejo de kalkoŝtono. Vidindaĵoj estas katolika, kalvinana kaj grek-katolika preĝejoj, termala banejo, kapelo, fine eksterordinara groto kun kalkaj elgutaĵoj, tial ĝi estas nevizitebla.

FamulojRedakti