Lajos Bertalan [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bertalan Lajos estis hungara inĝeniero, hidrologo.

Memortabulo pri Lajos Bertalan
Ponto pri Lajos Bertalan

Lajos Bertalan [1] naskiĝis la 30-an de junio 1838 en Beremend. Li mortis la 30-an de julio 1901 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Lajos Bertalan frekventis gimnaziojn en Mohács, Osijek, Pécs kaj Pozsony. Li akiris diplomon en universitato en Vieno. Inter 1858 kaj 1861 li estis privata inĝeniero aŭ ĉefinĝeniero en ŝtata servo. Ekde 1881 li havis postenon en ministerio pri publika laboro kaj trafiko. En 1887 li estis nomumita teknologia konsilisto. Ekde 1889 li laboris en la agrikultura ministerio. Li partoprenis en tiam tre signifa hidrologia laboro en Tiso.

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti