Ekumena Kapelo Repaciĝo (Beremend)

La kapelo Repaciĝo estas ekumena konstruaĵo en grandvilaĝo Beremend (Hungario).

Ekumena Kapelo Repaciĝo
Ekumena Kapelo Repaciĝo en Beremend
Ekumena Kapelo Repaciĝo en Beremend
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Beremend
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito ekumena
provinco Baranya
Dato de konsekro 1996
Arkitektura priskribo
Arkitektoj György Csete kaj Jenő Dulánszky (pli juna)
Konstruado 19931998
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio

redakti

Kiam militaj eventoj okazis en Jugoslavio (1991–95), amaso da rifuĝintoj ankaŭ alvenis en Beremend. Tago post tago ili iris al la monteto proksima al la landolimo, de kie ili povis vidi eĉ la militadon. Memore al tio oni konstruis ekumenan kapelon por la repaciĝo de diversaj naciecoj kaj religioj inter 1993 kaj 1998. La kapelo memorigas ankaŭ pri truda delokiĝo de la germanaj minoritatoj depost la dua mondmilito. En 2010 statuo pri Dipatrino estis metita en la navon, kiun loka ceramikisto Anita Rózsakerti kreis.

Konstruaĵo

redakti

La kapelo situas en herbejo tute sola kaj konsistas el 3 apartaj partoj. Antaŭ tiu triopo granda kruco videblas. Post la kruco 2 kampaniloj altiĝas, poste la navo, kiu estas duonglobo simbolizanta burĝonon. Kaj la kampanilfinoj kaj la krucfinoj estas same burĝonoj. En la navo estas altaro kaj laŭnecese diservoj okazas. En la kelo estas ekspozicio pri mineraloj, ĉar tre prosime ŝtonminejo funkcias.

Fontoj

redakti