Bisse [biŝe], germane Bissing estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Siklós.

Kalvinana kirko en Bisse

Bazaj informoj

redakti

La vilaĝo situas sub monto nomata Tenkes [tenkeŝ] 408 m-ojn alta, fine de sakovojo. Bisse havas nur 3 stratojn. Siklós troviĝas 8, Harkány 9, Kozármisleny 17, Villány 19, Pécs 24, Bóly 26 km-ojn.

Historio

redakti

Onidire komence peĉenegoj vivis tie. La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1290 laŭ tiama ortografio "Bysse". Inter 1918-1921 la serboj okupis Bisse-n. Vilaĝservoj estas junulara klubo, biblioteko, migra poŝto.

Laŭ priskribo de Elek Fényes: Bisse estas hungara vilaĝo en departemento Baranya kun 350 kalvinanaj, 5 judaj loĝejoj. Estas kalvinana paroĥa preĝejo. La grundo estas unuklasa; vino, ligno sufiĉas. Terposedanto estas grafo Batthyány. Lasta poŝto funkcias en Siklós.

Vidindaĵoj

redakti

Famuloj

redakti