Villaescusa de Haro

Villaescusa de Haro [bijaeskUsa deAro] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Villaescusa de Haro
municipo en Hispanio
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16647
Retpaĝaro [www.villaescusadeharo.com/ villaescusadeharo.com]
Politiko
Urbestro Cayetano Solana (PP)
Demografio
Loĝantaro 574  (2013)
Loĝdenso 6,31 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 36′ N, 2° 40′ U (mapo)39.5975297-2.6735414Koordinatoj: 39° 36′ N, 2° 40′ U (mapo) [+]
Alto 824 m [+]
Areo 91 km² (9 100 ha)
Villaescusa de Haro (Provinco Kvenko)
Villaescusa de Haro (Provinco Kvenko)
DEC
Villaescusa de Haro
Villaescusa de Haro
Situo de Villaescusa de Haro
Villaescusa de Haro (Hispanio)
Villaescusa de Haro (Hispanio)
DEC
Villaescusa de Haro
Villaescusa de Haro
Situo de Villaescusa de Haro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villaescusa de Haro [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas Villaescuseros. La censita loĝantaro en 2013 estis de 574 loĝantoj kaj la denseco estas de 6,31 loĝ/km².

Situo redakti

Villaescusa de Haro estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kvenka Manĉo en la sudokcidenta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo maksimume de 824 m; je 90 km el Kvenko, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 91 km². La geografiaj koordinatoj estas 39° 36′ 0″ N 2° 40′ 0″ U / 39.60000 °N, 2.66667 °U / 39.60000; -2.66667 (mapo).

La municipa teritorio limas norde kun Fuentelespino de Haro, Alconchel de la Estrella kaj Villalgordo del Marquesado; oriente kun Villar de la Encina, Carrascosa de Haro kaj Rada de Haro; sude kaj okcidente kun Belmonte.

Geografio redakti

Norde de la teritorio pasas la rivero Záncara. La indiĝena vegetaĵaro estas komponita ĉefe el makiso (timiano, satureo, lavendo, kalikotomo) anzinoj kaj kirmeskverkoj.

Historio redakti

Estas gravaj konstruaĵoj de la epoko de la Rnesanco, kiam oni klopodis starigi en tiu vilaĝo universitaton en epoko de la Kardinalo Cisneros.

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis ĉiam el partio de dekstruloj kun partikulareco ke dum kvarono da jarcento estis la sama urbestro en tri diferencaj partioj nome Balbino Millán Pérez el sinsekve AP, PP kaj VHI (Villaescusa de Haro Independientes) ekde 1987 al 2011.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti