Villagrande Strisaili

komunumo de Italio en Sardio

Villagrande Strisaili - jen itale, sarde Biddamanna Istrisàili - estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la insulo kaj administra regiono Sardio. Villagrande Strisaili estis parto de la en februaro 2016 malfondita provinco Ogliastra kaj de tiam apartenis al la provinco Nuoro, sed per nova administra reformo en 2021 la provinco Ogliastra reviviĝis kaj Villagrande Strisaili ekde tiam denove apartenas al ĝi. Fine de 2018 en la komunumo vivis 3 186 loĝantoj. Kristana patrono estas la ĉefanĝelo sankta Gabrielo, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Villagrande Strisaili · Biddamanna Istrisàili
Villagrande Strisaili
Ŝtato Flago-de-Italio.svg Italio
Regiono Flag of Sardinia, Italy.svg Sardio
Provinco OG Ogliastra
Geografia situo 39° 58′ N, 9° 30′ O (mapo)39.9666666666679.5Koordinatoj: 39° 58′ N, 9° 30′ O (mapo)
Alto super marnivelo 750 m
Areo 210,80 km²
Loĝantaro 3186 (2018)
Loĝdenso 15 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Arzana, Desulo (NU), Fonni (NU), Girasole, Lotzorai, Orgosolo (NU), Talana kaj Tortolì
Patrono Sankta Gabrielo (ĉefanĝelo)
Festa tago 1-a de aŭgusto
Nomo de loĝantoj villagrandesi (itale) aŭ biddamannesos (sarde)
Poŝtkodo 08049
Imposta kodo L953
Kodo laŭ ISTAT 091101
Telefona prefikso 0782
Retpaĝo Oficiala retejo
RedDot.png
Loko en mapo
Information icon.svg
vdr

Najbaraj komunumoj estas Arzana, Desulo (NU), Fonni (NU), Girasole, Lotzorai, Orgosolo (NU), Talana kaj Tortolì.

La unua parto de ĝia nomo estas simple la itala traduko (granda vilaĝo) de la sardia loknomo Bidda Manna, kiu deriviĝis de la latina Villa Magna; do iel ĝi revenis al siaj radikoj. La dua parto Strisaili devenas de la sarda Tres Ailes (tri ŝafejoj).

Eksteraj ligilojRedakti

 
la nuraga komplekso "S'Arcu 'e Is Forros"