Villarreal CF

futbala klubo en Hispanio

Villarreal Club de Fútbol, S.A.D. (hispane) respektive Vila-real Club de Futbol, S.A.D. (valencie), kutime mallongigata Villarreal CF aŭ nur Villarreal, estas futbalklubo en la urbo Vila-real en la provinco Castelló ene de la aŭtonoma komunumo Valencilando de Hispanio. La klubo fondiĝis en 1923 kaj havas hejmajn matĉojn en la stadiono El Madrigal, kiu povas gastigi 24 890 spektantojn. La 1-a vira teamo de la klubo konkuras en la 1-a nacia ligo de futbalkluboj, kaj en la sezono 2015-16 atingis la 4-an rangon.

Villarreal
futbala klubo • profesia sporta teamo
Kluba nomo  Villarreal Club de Fútbol S.A.D.
Fondita  1923
Stadiono  Estadio El Madrigal, Vila-real, Valencilando
Kapacito  24 890
Prezidanto  Fernando Roig (posedanto) (stato de somero 2016)
Trejnisto 
Ligo  La Liga
2015-16  4-a pozicio
Oficiala retejo  www.villarrealcf.es
Hejme
Ekstere
vdr

La klubo estas kromnomata El Submarí Groguet (valencie) aŭ El Submarino Amarillo (hispane) – "flava submarŝipo" – pro la flavaj hejmaj sportvestaĵoj, kaj pro pli malalta nivelo komparate al la pintaj hispaniaj kluboj Real Madrid, FC Barcelona kaj Valencia CF. Tamen ĝi neniel nomeblus "malaltnivela".

Eksteraj ligiloj redakti