Villel de Mesa [biĜEL deMEsa] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Villel de Mesa
municipo en Hispanio
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19...
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Pedro Lozano García (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 164  (2023) [+]
Loĝdenso 5,34 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 8′ N, 1° 59′ U (mapo)41.1266499-1.9900596Koordinatoj: 41° 8′ N, 1° 59′ U (mapo) [+]
Alto 928 m [+]
Areo 37,07 km²
Villel de Mesa (Hispanio)
Villel de Mesa (Hispanio)
DEC
Villel de Mesa
Villel de Mesa
Situo de Villel de Mesa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villel de Mesa [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas villelero [biĝeLEro]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 198 loĝantoj kaj la denseco estas de 5,34 loĝ/km².

Situo redakti

Villel de Mesa situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la nordorienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 928 m super marnivelo; je 127 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 37,07 km². La geografiaj koordinatoj estas 41°07′36″N 1°59′24″Ok.

Historio redakti

Kvankam arkeologiaj elfosadoj en la municipa teritorio konfirmas fruan setladon, la origino de Villel de Mesa estas en la 12-a jarcento, kiam iom post la konkero de la tajfo de Molina de Aragón fare de Alfonso la 1-a de Aragono, la unua senjoro de Molina, nome Manrique Pérez de Lara, reloĝigis la valon kaj inkludis ĝin ene de la jurisdikciajn limojn kiujn markis la foruo kaj kiuj ĉe tiu zono atingis ĝis Sisamón. Ene de la senjorio, Villel havis strategian gravon dum la Mezepoko pro sia situo kiel pasejo inter Kastilio kaj Aragono kaj sur kruta deklivo de roka monteto meze de la valo de la rivero Mesa.

 
Kamparkruco en Villel de Mesa.

En 1299, la familio Funes, origina el Navaro kaj posedanta de la kastelo de Ariza, alvenis al la alta parto de la valo de la rivero Mesa, kaj alproprigis senprobleme el tiu zono tiam strategia. Iĝis senjoro de Villel Rui González de Funes, kaj de tie ĝi pasis al liaj posteuloj, kiuj dum jarcentoj posedis tiun propraĵon, foje por la Regno de Aragono kaj foje por Kastilio. Liaj posteuloj ricevis la titolon de markizoj de Villel en 1680, kiuj unuigis tiun titolon al la pradinastio Funes, kun la familioj Azagra kaj Andrade, formante iliaj ŝildoj la blazonon de la senjorio de Villel. Poste ĝi apartenis al la heredaĵo de la markizoj de Almenara.

Dum la dua duono de la 19-a jarcento la loĝantaro estis preskaŭ ĉiam proksime de la 700 loĝantoj, poste eĉ supreniris ĝis pli ol 800, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis. Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 797 loĝantoj en 1940 al 198, tio estis oni perdis pli ol 600 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Villel de Mesa, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Villel de Mesa kie oni falis al la nunaj 198.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Rura turismo. Ĉefaj vidindaĵoj estas la kastelo sur alta rokaro, granda ĉefturo, korto kaj dua turo, kaj restaĵoj de murego el la 15-a jarcento; palaco de la markizoj de Villel, ĉe la kastelo kaj verko de la 18-a jarcento; preĝejo de la Asunción (Ĉieliro) origina de la 16-a jarcento kiel mikso de la gotika kaj renesanca stiloj, kun pordego sude, fenestroj kaj kruconervuraj volboj, retabloj de pentrarto kaj skulptarto de la 16-a al 18-a jarcentoj kun baroka ĉefretablo kun figuroj de la Ĉieliro de la Virgulino, de Kristo Resurekcia kaj de Sankta Bartolomeo, kaj baptujo de la 16-a jarcento. Dise tra la vilaĝo estas variaj ekzempleroj de popola arkitekturo, kiel la domego de la familio Semper-Ribas, kun granda pordega arko duoncirkla dovelhava kaj familia blazono, kaj la domo de la Inkvizicio. Menciindas ankaŭ la ermitejo de Pastorcillos (paŝtististoj) kaj la ermitejo de Jesuo Nazarano. Estas ankaŭ la restaĵoj de la kastelo de la familio Mesa.

Vidu ankaŭ redakti