Villodre [biLJOdre] estas municipo en la oriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko El Cerrato.

Villodre
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 34466
Demografio
Loĝantaro 21  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 13′ N, 4° 15′ U (mapo)42.211666666667-4.2452777777778Koordinatoj: 42° 13′ N, 4° 15′ U (mapo) [+]
Alto 770 m [+]
Areo 9 km² ( 900 ha) [+]
Villodre (Provinco Palencio)
Villodre (Provinco Palencio)
DEC
Villodre
Villodre
Situo de Villodre
Villodre (Hispanio)
Villodre (Hispanio)
DEC
Villodre
Villodre
Situo de Villodre

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villodre [+]
vdr

Geografio redakti

 
Alia vidaĵo de la preĝejo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 8,70 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 17 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 200 loĝantojn el la 1900-aj jaroj. Ĝi distas 33 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Oni sugestis, ke eble Villodre estis la iama urbo Autrarca Vaccea. La registro Becerro de las Behetrías de Castilla (1352) mencias Villa Odre kaj la Becerro de los Beneficios de la Katedralo de Palencio (1345) jam mencias Villodre.

En la 12-a jarcento Villodre apartenis al la komunumaro alfoz de Astudillo kaj poste al la merindad de Castrojeriz kaj poste al tiu de El Cerrato. En la 18-a jarcento, ĝi estis reĝa posedo, apartenanta al Partido de las Nueve Villas de Palencio. En la 15-a jarcento estis tie turo kaj palaco de la blazondomo de la familio Vega.

La preĝejo estas de romanika deveno, sed plejparte de la 15-a jarcento kun reformoj de la 17-a jarcento, dediĉita al Sankta Romano Abato. Tiu preĝejo havas barokan ĉefretablon de la 18-a jarcento kaj la tomboj de la familianoj García Fernández (15-a jarcento) kaj la kuŝ-statuojn de la familianoj Martín Fernández de la Riva.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj legomoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti