Vilmos Kohut [vilmoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kohut Vilmos estis hungara futbalisto (avanulo, ekstremulo), trejnisto. Lia origina familia nomo estis Kohaut, lia nomo en Francio estis Willy Kohut, kie li estis ofte menciita kiel "le canon Hongrois" (=la hungara kanono).

Vilmos Kohut
atakanto
Personaj informoj
Naskiĝo 17-an de julio 1906 (1906-07-17)
en Budapeŝto
Morto 18-an de februaro 1986 (1986-02-18) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Klubaj informoj
Nuna klubo
Pozicio
Profesiaj kluboj*
Jaroj Klubo Matĉoj (goloj)

* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj
nur en hejma ligo kaj aktualaj laŭ la .

vdr
Vilmos Kohut (maldekstre la unua) en 1929

Vilmos Kohut[1] naskiĝis la 17-an de julio 1906 en Budapeŝto, li mortis la 18-an de februaro 1986 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Vilmos Kohut en nekonata tempo komencis futbali en loka junulara klubo, inter 19241933 jam inter la plenkreskuloj en prestiĝa ĉefurba klubo. Li ludis 181-foje, dum li trafis 90 golojn kaj li estis hungara ĉampiono kvarfoje. Pro la pli bonaj financaj eblecoj li ludis en Olympique de Marseille inter 1933-1938, kie li ludis 150-foje, dum li trafis 64 golojn, eĉ li estis franca ĉampiono en 1937. Li estis ankaŭ membro de la nacia hungara teamo inter 1925-1938 26-foje kun 14 goloj. En 1938 en la mondĉampionumo li akiris arĝentan medalon, sed li ludis nur dufoje. Li estis trejnisto de Olympique de Marseille en la futbala jaro 1938, poste en Hungario inter 1948-1959 ĉe malgravaj kluboj.

Memorigiloj redakti

  • orumita medalo
  • nocioj pri Kohut: Kohut-bombo kaj Kohut-angulo

Fontoj redakti

Referencoj redakti