Vilmos Lászy
hungara aktoro
Vilmos Lászy [vilmoŝ lAsi], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj laŭ kompleta nomo Lászy Vilmos József estis hungara aktoro, teatrestro, reĝisoro. Liaj familiaj nomvariantoj estis Lászi, Lásszy.
Vilmos Lászy | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Lászy Vilmos József |
Naskiĝo | 1838 en ![]() |
Morto | la 13-an de julio 1891 en ![]() |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro • teatrestro • Literatura tradukisto • teatra reĝisoro |
Vilmos Lászy [1] naskiĝis en 1838 en Tállya, li mortis la 13-an de julio 1891 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Vilmos Lászy iĝis migranta aktoro en Eger en 1857, iom poste li estis ankaŭ reĝisoro. En la sekvaj jaroj li partoprenis en spektakloj ekzemple en Győr (1858-1860, 1871-1875), Buda. Li estis teatrestro en Kassa inter 1875–1878, en Kecskemét en 1880 kaj en pluraj aliaj lokoj. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Pécs). En 1883 li plene retiriĝis de la scenejo. Ofte li mem tradukis la teatraĵojn. Lia edzino estis aktoro, kiu naskis filojn.
Elektitaj tradukaĵoj (ĉiuj spektakloj) redakti
- Megerle: Az asperni kém (1865)
- Bittner: Egy könnyelmű leány - (1868) muzika spektaklo
- Girardin-Delacour: Reggel négy órakor (1877) komedio