Vilmos Scherman [vilmoŝ ŝerman], laŭ hungarlingve kutima nomordo Scherman Vilmos estis hungara kemiisto, profesoro.

Vilmos Scherman [1] naskiĝis la 13-an de aprilo 1886 en Nagytétény (nun urboparto en Budapeŝto). Li mortis la 19-an de novembro 1964 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Vilmos Scherman akiris kemian diplomon en teknika universitato de Vieno en 1908. Post siaj studoj li laboris kelkajn monatojn en uzino pri sapoj en Rumanio en Mărășești, poste jam en Hungario en diversaj similaj uzinoj. Inter 1922 kaj 1948 li estis uzinestro en Budapeŝto. En 1948 li doktoriĝis en Budapeŝto, poste li studvojaĝis al Usono. Hejmenveninta li estris kemian entreprenon. En 1951 li estis nomumita katedrestro en Scienca Universitato Loránd Eötvös, ankaŭ institutestro, ankaŭ privata profesoro en Teknika Universitato de Budapeŝto. En 1952 li kandidatiĝis. Li apartenis al la plej signifaj figuroj de la hungara kemia industrio.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Vegyipari géptan (1951)
  • A kányahegyi kálitrachit káliumtartalmának hasznosítása (1954)
  • Nátriumamalgámok…szervetlen vegyipari készítmények (1954)
  • Az elektrolízis fejlődése Magyarországon (1958)

Fontoj redakti