Viloria de Rioja

(Alidirektita el Viloria de Rioja (Burgos))

Viloria de Rioja [biLOrja deriOĥa] estas loĝloko kaj municipo en la oriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la oriento de la komarko Montes de Oca lime kun Rioĥo kaj en la subkomarko nomita Riojilla Burgalesa (Burgosa Rioĥeto).

Viloria de Rioja
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 09259
Demografio
Loĝantaro 37  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 26′ N, 3° 6′ U (mapo)42.425555555556-3.1002777777778Koordinatoj: 42° 26′ N, 3° 6′ U (mapo) [+]
Alto 801 m [+]
Areo 7 km² ( 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Viloria de Rioja (Provinco Burgoso)
Viloria de Rioja (Provinco Burgoso)
DEC
Viloria de Rioja
Viloria de Rioja
Situo de Viloria de Rioja
Viloria de Rioja (Hispanio)
Viloria de Rioja (Hispanio)
DEC
Viloria de Rioja
Viloria de Rioja
Situo de Viloria de Rioja

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Viloria de Rioja [+]
vdr

En 2015 Unesko aprobis ampleksigon de la Jakoba Vojo kaj Viloria estis inkludita en ties norda sektoro.

Geografio redakti

 
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Montes de Oca, oriente kaj flavecbruna.
 
La preĝejo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 6,95 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 38 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 53 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Domingo García (poste Domingo de la Calzada) naskiĝis en Viloria en 1019. Tiu grava sanktulo mortis en “Burgo de Domingo” (Santo Domingo de la Calzada, de li mem fondita) en 1109. Al Domingo de la Calzada oni ŝuldas la rekonstruon de la ŝoseo inter Nájera kaj Redecilla del Camino, kio sudigis la Jakoban Vojon, al la Centra Altebenaĵo ĉe Montes de Oca.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti