Vindiciae contra tyrannos

Venko kontraŭ tiranoj (signifante Defendo [de libereco] kontraŭ tiranoj) estas libro pri politika teorio, skribita en la latina lingvo, okaze de la debatoj igitaj de la protestantisma Reformacio kaj la eŭropaj militoj de religio, kiu atingis tute ĝeneralajn konkludojn, sed kiuj markas gravan etapon en la disvolviĝo de politikaj ideoj pri socia kontrakto, pravigo (aŭ malpravigo) de la ŝtata povo kaj demokratio. Ĝiaj aŭtoroj estas laŭdire la du francoj Philippe Duplessis-Mornay (1549-1623) kaj Hubert Languet (1518-1581); ĝi estis unuafoje eldonita en Amsterdamo far Valckenier en 1660.

Vindiciae contra tyrannos sive De principis in populum, populique in principem, legitima postestate
skribita verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
Eldondato 1579
Loko Edinburgo
Ĝenro pamfleto
vdr

Listo de la demandoj pristuditaj en la libro:

  • Unua demando: Ĉu la regatoj devas obei je la regantoj?
    • La interkonsento inter Dio kaj reĝoj.
  • Dua demando:Ĉu estas rajto rezisti je reganto, kiu malobservas la leĝo de Dio?
    • Ĉu la privatuloj rajtas rezisti armile
    • Ĉu rajtas preni armilojn pro religio

Tria demando:

  • Reĝojn faras la popolo
  • La plena korpo popola staras super la reĝo
  • Asembleo de la tri sociaj "statoj"
  • Ĉu paso de tempo forsvenigas la popolan rajton
  • Kiucele reĝoj kreitas
  • De la popolo reĝoj ricevas la leĝojn
  • Ĉu la reganto rajtas fari novajn leĝojn
  • Ĉu la regantoj havas povon pri vivo kaj morto super siaj ragatoj
  • Ĉu reĝo povas pardoni al tiuj, kiujn leĝo kondamnas
  • La regatoj estas la gefratoj de la Reĝo kaj ne liaj sklavoj
  • Ĉu la posedaĵojn de la popolo posedas la Reĝo
  • Ĉu la Reĝo estas posedanto de la reĝlando
  • Ĉu la Reĝo estas la fruktuzulo de la reĝlando

Kvara demando: Ĉu la najbaraj regantoj rajtas, aŭ leĝe devas, helpi al la regatoj de aliaj regantoj?

Tiu libro kompreneble en tiu epoko renkontis fortan oponon de la ŝtatoj, kaj ĝi estis leĝe bruligita en jaro 1683 pro enteni tiun tezon ke: "Se la perleĝaj regantoj iĝas tiranoj, aŭ regas alimaniere ol ili devus fari pro la leĝoj de dio aŭ de la homo, ili tial perdas sian rajton al sia rego."

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligoj redakti