Parolado pri memvola servuto
eseo de Étienne de La Boétie
La Parolado pri memvola servuto (franclingve: Discours sur la servitude volontaire) estas fama teksto verkita de la dekokjara humanisto Etienne de la Boetie en 1549, kaj publikigita unuafoje en 1576. En tiu verko la aŭtoro klarigas, ke ĉiuj sklavoj mem kulpas pri sia situacio, ĉar ili ŝatas ĝin, kaj tute ne klopodas por forpeli sian subpremanton, kaj ili provizas mem la obeigistojn de la tirano kaj civila obeo.
Le discours de la servitude volontaire | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Étienne de La Boétie |
Lingvoj | |
Lingvo | meza franca lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1576 |
Ĝenro | eseo |
Ĝi estis esperantigita de Roland Levreaud, kaj publikigita de SAT-Amikaro en 1994
Vidu ankaŭ
redakti- Fenestro de Overton
- Milgram-eksperimento
- Vindiciae contra tyrannos
- Socia kontrolo
- Stokholm-sindromo
- Konformismo