Malfermi la ĉefan menuon

Virgulino de Guadalupe (Hispanio)

Tiu artikolo temas pri Virgulino de Guadalupe en Hispanio; pri samnoma virgulino en Meksiko vidu artikolon Nia Damo de Gvadalupo.

Bildo de la Virgulino de Guadalupe
Sanktejo de la Virgulino de Guadalupe
Ceramiko de Talavera

La Virgulino de Guadalupe estas adoraĵo maria kies sanktejo estas situanta en la vilaĝo Guadalupe (Cáceres), Hispanio. Estas la Patronino de la regiono Ekstremaduro ekde 1907, kaj tiele ĝi estas unu de la sep patroninoj de Aŭtonomaj Komunumoj de Hispanio. Ĝia festo celebratas la 6an de septembro (konsultebla ĉe la "Liturgia Kalendaro" de la Conferencia Episcopal Española nome hispana episkoparo), kaj ne la 8an kiel oni kredas kaj oni skribas ofte. La 8an, festo de la "Nasko de la Virgulino Maria", celebratas ankaŭ la Tago de Ekstremaduro: kaj tiele oni elekts la 8an kaj ne la 6an, precize por separi la religian feston de la Patronino de Ekstremaduro, disde la civila celebro de la de la Tago de la Aŭtonomio.

Krome, kun la Virgulino de la Pilar, estas ankaŭ Patronino de ĉiuj teroj de hispana lingvo -Patronino de la Hispanidad-, kun la titolo de "Reina de las Españas" (reĝino de la Hispanioj), atribuita de la reĝo Alfonso la 13a en 1928, inter aliaj tialoj, ĉar, en malfacilaĵoj, la malkovrintoj kaj konkerintoj de la Nova Mondo laŭdire ofte fidis sin al la Virgulino de Guadalupe, kaj krome oni konstruigis templojn dediĉitajn al tiu maria adoraĵo kaj samnome nomigis insulon (Kristoforo Kolumbo) kaj fondis multajn setlejojn laŭ la nomo "Guadalupe".

Priskribo kaj historioRedakti

Temas pri skulptaĵo, de romanika stilo, realigita el cedra ligno, kiu laŭ antikva legendo estis trovita de paŝtisto nome Gil Cordero, loĝanto de Cáceres, al kiu ĝi aperis ĉe la rivero Guadalupe, el kiu ĝi ricevis la nomon kaj la Virgulino kaj la vilaĝo. Laŭ tiu sama legendo, la figuro estis estinta antaŭ jarcentoj kun la korpo de Sankta Luko, eksponita en Romo kaj en Sevilo, ĝis kiam en 714, dum la islaam konkero, la figuro estis kaŝita ĉe la rivero Guadalupejo, nomo kiu devenas de la unuiĝo de la araba vorto "ŭad" (rivero) kaj la latina kunmetaĵo "lux-speculum" (spegulo de lumo), kie ĝi restis ĝis ties trovo fare de Gil Cordero.

La franca esploristo Jacques Lafaye, fakulo pri la temo de la Virgulino de Guadalupe en Meksiko, asertas ke kvankam la sufikso -lupe estis interpretata kiel de latina deveno (lupus, lupo), filologia esplorado pli detala (al estus la araba artiklo) tio donus guad-al-upe, kio signifus plej bone kaŝita riveroenkanjonigita fluejo.[1]

La skulptaĵo apartenas al la grupo de nigraj virgulinoj de Okcidenta Eŭropo de la 11a-12a jarcentoj. Ekde la 14a jarcento aperas vestita per riĉaj manteloj kaj juveloj.

En la trovejo oni konstruis ermiton, kaj poste la reĝo Alfonso la 11-a konstruigis sanktejon. En 1389 la monaĥejo estis fidita al la Ordeno de la Hieronimanoj. Aktuale estas regata de Franciskanoj.

La 4-a de novembro de 1982 la papo Johano Paŭlo la 2-a vizitis la sanktejon kaj la figuron, kaj celebris meson en kiu li prononcis homilion pri migradoj.[2]

La Virgulino de Guadalupe, krom esti la Patronino de Ekstremaduro, ricevis en 1928 la titolon de Reĝino de la Hispanioj, ekvivalenta al tiu de Patronino de la Hispaneco, donita la 12-an de Oktobro de 1928, de la kardinalo, Pedro Segura, kiel sendito de la Papo Pio la 11-a.

Ties sanktejo estis unu el plej vizitataj de Hispanio dum la 16a kaj 17a jarcentoj, Kristoforo Kolumbo vizitis ĝin 4 foje, kaj estis tre grandaj la adorado kiun ŝi ricevis kaj la mirakloj kiujn oni atribuis al ŝi, kiel la liberigo de kristanoj kaptitaj kaj enprizonigitaj de maŭroj, ŝia protekto en la bataloj kontraŭ la islamanoj. Ekde Alfonso la 11-a en la batalo de Salado (1340) ĝis la Batalo de Lepanto en 1571, oni petalvokis ŝian helpon en tiuj cirkonstancoj. En Ĝenovo oni konservas, en preĝejo laŭ tiu adorado, la figuron kiun Andrea Doria portis en la kapitanŝipo de la floto, donita de la reĝo Filipo la 2-a tiukadre.

Ĝi estas konsiderata ankaŭ patronino de la kristanigo de la Nova Mondo, ĉar Kristoforo Kolumbo ricevis en la Monaĥejo de Guadalupe la dekreton de la Katolikaj Gereĝoj kiu rajtigis lin entrepreni la veturon de la malkovro. Reveninte en 1493, li unue revenis al la Sanktejo danki pro la protekto supozeble farita de la Virgulino. El Ekstremaduro eliris multaj kristanigantoj por la novaj teroj malkovritaj.

En Meksiko ekzistas samnoma adorado, kies radikoj troviĝas en tiu de Ekstremaduro. Laŭ kelkaj teorioj la nomo de la meksika virgulino devenas el la fakto ke la episkopo Juan de Zumárraga malfacile povis prononci ŝian nomon en naŭatla lingvo, nome Coatlaxopeuh, kaj nomumis ĝin "La Virgen de Guadalupe" ĉar "Coatlaxopeuh" sonis al liaj oreloj simile al la nomo per kiu la ekstremaduranoj kutime alvokis al la Virgulino. Tamen, tio ne kongruas kun la fonetikaj similaĵoj proponitaj kiuj signifus "tiu kiu piedpremas la ŝtonan serpenton" aŭ "tiu kiu piedpremas la kapon de la serpento", ĉar en la figuro de la tilma de Meksiko ne estas serpento. Tamen, en la dokumento Nican Mopohua, verkita en vivo de la indiano Juan Diego en naŭatla lingvo, oni transkribas klare en hispana la nomon de Sanmta Maria de Guadalupe.

Estas virgulinoj de Guadalupe adorataj en Hispanio, Hispanameriko kaj Filipinoj.

NotojRedakti

  1. Lafaye, Jacques. Quetzalcóatl y Guadalupe: La formación de la conciencia nacional en México. México, FCE, 2002 (1a. ed., 1977), p. 293.
  2. Homilio fare de Johano Paŭlo la 2-a dum Mesa celebrata en Guadalupe la 4an de novembro de 1982

Eksteraj ligilojRedakti