Visací zámek (Esperante: Pendseruro) estas punkroka bando, kiu aktivas en la ĉeĥa muzika sceno jam ekde 80-aj jaroj de 20-a jarcento. Precipe dum komenco de sia kreado ili forte influis stilon de la tuta generacio de muzikaj grupoj kaj opiniojn de la tuta generacio da aŭskultantoj. Famkantoj kiel Uniformy (Uniformoj) aŭ Dopravní značky (Trafikaj signoj) metis idean fundamenton de la moderna ĉeĥa anarkopacifismo. Dum 90-aj jaroj tiu grupo malproksimiĝis de la originaj anarkiismaj idealoj kaj punka tono kaj pense proksimiĝis al nihilismo kaj muzike eble al metalroko. Nuntempe la grupo revenas al punkaj radikoj kaj klopodas ricevi favoron de plua generacio de aŭskultantoj, ekzemple pere de famkanto kaj muzikvideo Známka punku (Marko de punko).

Visací zámek koncerte

Membroj redakti

  • Jan „Hony“ Haubert - kantado
  • Michal „Pixies“ Pixa - gitaro, kantado
  • Vladimír „Savec“ Šťástka - basgitaro
  • Ivan „Iwar“ Rut - gitaro, kantado
  • Jiří „Sweet P“ Pátek - drumo

Diskografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti