Vitín (Malé Březno)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vitín (apartigilo)

Vitín (germane Wittine) estas pereinta vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Malé Březno en distrikto Ústí nad Labem. Ĝi situis proksimume 2 km oriente de Malé Březno kaj 1,7 km norde de Leština sur okcidenta deklivo de monto Buková hora en Bohemia mezmontaro en supermara alteco 430 metrů. Ĝi pereis en la 1950-aj jaroj. Ĝis nun ekzistas katastra teritorio Vitín u Malého Března kun areo 2,28 ha.

Vitín
germane: Wittine
pereinta vilaĝo
La tuta vido el okcidento (en fono elsendigilo Buková hora)
Oficiala nomo: Vitín
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Ústí nad Labem
Administra municipo Malé Březno
Historia regiono Bohemio
Montaro Bohemia mezmontaro
Situo Vitín
 - alteco 430 m s. m.
 - koordinatoj 50° 40′ 29″ N 14° 11′ 58″ O / 50.67472 °N, 14.19944 °O / 50.67472; 14.19944 (mapo)
Katastro 2,28 km² (228 ha) Vitín u Malého Března
Unua skribmencio 1397
 - pereo 1950-aj jaroj
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Vitín (Malé Březno)
Portalo pri Ĉeĥio
Ruino de domo

Vitín situas en katastra teritorio Vitín u Malého Března kun areo 2,28 km².

Historio redakti

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1397.

Post ellandigo de germanoj el Ĉeĥoslovakio la vilaĝo senhomiĝis. Oni ja sukcesis enloĝigi ĝin fare de armeaj emeritoj devene de plimulte el Subkarpata Rusio, kiuj iom post iom poste forlasis ĝin. Lasta homo forloĝiĝis el Vitín en la jaro 1965. En la jaro 2014 proponis Ofico por reprezentado de ŝtato en aferoj posedaĵoj parcelojn, sur kiuj la vilaĝo situis, al vendo kontraŭ 405 mil da kronoj.