Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Vivo de Lanti estas historia kaj biografia verko fare de Ed Borsboom pri la vivo de Eŭgeno Lanti, la precipa fondinto de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT). La libro estas eldonita de SAT en 1976, kaj entenas ankaŭ la membiografian fragmenton "Fredo", en kiu Eŭgeno Lanti priskribas sian junecon, antaŭ la unua mondmilito. La libro tre detale priskribas la unuajn vivjardekojn de la ekzisto de SAT kaj la aŭtoro havis la eblon mem intervjui gravajn atestantojn el tiu periodo. Krome, Borsboom provas priskribi la idean evoluon de Lanti, kaj alvenas al konkludoj, pri kiu membroj el la plenumkomitato de SAT esprimis sian malkonsenton.

Vivo de Lanti
Vivo de Lanti
Vivo de Lanti
Aŭtoro Ed Borsboom
Eldonjaro 1976
Urbo Parizo
Eldoninto SAT
Paĝoj 274
vdr

Enhavo redakti

La strukturo de la verko prezentas tri partojn. Krom mallonga enkonduko de la aŭtoro mem, venas la propra teksto de la Biografio Vivo de Lanti en sep ĉapitroj, kies titoloj iom montras siajn enhavojn, jene:

  1. Tra la katolika kredo kaj anarkiismo (1879-1918)
  2. La demeto de la antikva Adam (1918-1921)
  3. Sub la sankta signo de l´martel kaj falĉilet´ (1921-1925)
  4. Kien iras la ideologio? (1925-1928)
  5. La metamorfozo de SAT (1928-1931)
  6. Adiaŭo, kara forironto (1931-1936)
  7. Mi kutimiĝu al eksternacia sent-, pens- kaj agadkapablo (1936-1947)

Fakte kvankam temas pri biografio, granda parto de ĝi reale temas pri la manovroj de stalinistoj kaj komplikaĵoj en la vivo de SAT: tio okupas grandan parton de la ĉapitroj 3, 4 kaj 5. Tiu unua parto enhavas ĉirkaŭ 170 paĝojn. La dua parto estas la membiografia fragmento "Fredo" kiu enhavas ĉirkaŭ 70 paĝojn. Ĝi haltas antaŭ la unua mondmilito, sed estas tre alloga rakonto de Lanti kun ŝanĝo de propraj nomoj, sed tutcerte membiografia. La tria parto estas ĝis naŭ aneksaĵoj, nome pri Citaĵoj, Tradukoj de fremdlingvaj citaĵoj, Bibliografio, Verkoj de Lanti, Verkoj de F. K. Drezen, Kronologia tabelo, Kongresoj de SAT (ĝis 1975), Mallongigoj kaj Vortklarigoj.

Eksteraj ligiloj redakti