Vizela
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Vizela (stacidomo). |
Vizela estas portugala urbo kun 2 264 loĝantoj (2021) situanta en la subregiono Ave, apartenanta al la Norda regiono en la sudo de la Distrikto Braga.
Vizela | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Portugalio urbo de Portugalio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 23 736 (2011) [+] | ||||
Loĝdenso | 989 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 41° 23′ N, 8° 18′ U (mapo)41.383333333333-8.3Koordinatoj: 41° 23′ N, 8° 18′ U (mapo) [+] | ||||
Areo | 24 km² (2 400 ha) [+] | ||||
Horzono | Okcidenteŭropa Tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Vizela [+] | |||||
Ĝi estas sidejo de municipo Vizela kun 24,70 km² kaj 23 896 enloĝantoj (2021), subdividita en 12 fregezioj. La municipo limas norde kaj okcidente kun la municipo Guimarães, okcidente kun Santo Tirso, oriente kun Felgueiras kaj sude kun Lousada. Ĝi estas la plej malgranda municipa teritorio en la distrikto.
Historio
redaktiArkeologiaj restaĵoj pri la origino de la loĝado de tiu tero kondukas al la Ferepoko. Romia loĝado rilatis al la varmakvoj; ili lasis ponton. En la jaro 607 okazis koncilio por la dividado de la teritorio en episkopecoj, kaj tiel aperis la unuaj portugalaj paroĥejoj, inter kiuj Oculis, tio estas, Caldas de Vizela.
En la jaro 1361 Vizela atingis la administracian sendependecon formante por la unua fojo propran municipon.
Vizela estis altigita al la kategorio de "cidade" (urbo) en 1998. La loĝantaro kreskis konstante laŭlonge de la 20-a jarcento.
Fregezioj
redaktiLa municipo Vizela havas la jenajn fregeziojn:
- Caldas de Vizela (São Miguel e São João)
- Infias
- Santa Eulália
- Tagilde e Vizela (São Paio)
- Vizela (Santo Adrião)
Vidindaĵoj
redakti- Malnova Ponto de Vizela
- Statuo de Vizela Romana
- Padrão Evocativo da Aliança Portugal-Inglaterra
- Sanktejo de São Bento das Peras
- Kapelo da Nossa Senhora da Tocha
- Ĝardeno Manuel Faria - Vizela
- Parko de Termas de Vizela
Bildoj
redakti-
Malnova Ponto de Vizela.
-
Parko de Termas de Vizela.
-
Santa Eulália de Barrosas.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Vizela en la portugala Vikipedio.