Volfartice (antaŭe ankaŭ Olbramov, germane Wolfersdorf) estas municipo de Ĉeĥio situanta en distrikto Česká Lípa. Al la municipo apartenas ankaŭ Nová Ves. Vivas ĉi tie 734 loĝantoj (2023).

Volfartice
(Olbramov)
germane Wolfersdorf
municipo
Supraĵo kun la tn. Horní Tvrz
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Volfartice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Česká Lípa
Administra municipo Česká Lípa
Historia regiono Bohemio
Montaro Bohemia mezmontaro
Situo Volfartice
 - alteco 323 m s. m.
 - koordinatoj 50° 43′ 49″ N 14° 27′ 11″ O / 50.73028 °N, 14.45306 °O / 50.73028; 14.45306 (mapo)
Areo 13,08 km² (1 308 ha)
Loĝantaro 734 (2023)
Denseco 56,12 loĝ./km²
Unua skribmencio 1281
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 471 12
NUTS 3 CZ051
NUTS 4 CZ0511
NUTS 5 CZ0511 562220
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Volfartice
Retpaĝo: www.volfartice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Slunečná, Žandov, Stružnice, Česká Kamenice, Velká Bukovina, Horní Libchava kaj Nový Oldřichov.

Historio redakti

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1281.

Manufakturo por vitraj perloj kaj butonoj redakti

En la jaro 1844 fondis Stephan Hellmich en Volfartice manufakturon por vitraj kaj emajlaj perloj.[1] Filo F. August Hellmich en la jaro 1851 partoprenis en londona Granda ekspozicio de industriaj laboroj de ĉiuj nacioj (Great Exhibition of the Works of Industry of all Nations), lkie li akiris honoran agnoskon.[2] La manufakturo en la 50-aj jaroj produktis ĉiujn specojn de vitraj kaj kompozitaj perloj kaj vitraj butonoj.[3] En la jaro 1863 lasis Stephan Hellmich ekregistri por si aĉetejon (Gemischwarenhandlung). En la aĉeteja vendejeto vendis Richard Haschek.[4] En la jaro 1873 li ekspoziciis en Monda ekspozicio en Vieno (Weltausstellung 1873) kaj en la jaro 1876 en Monda ekspozicio en Filadelfio. La manufakturo kun 40 laboristoj produktis veneciaj emajlajn perlojn kaj manumajn, kolumajn kaj ĉemizajn butonojn el imita kaj ĝusta osta-kornaĵo, eburo kaj testudaĵo. [5][6]

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 448
18802 305
18902 127
19002 024
19101 879
19211 579
JaroLoĝantoj
19301 569
1950890
1961953
1970882
1980669
1991509
JaroLoĝantoj
2001595
2014678
2016675
2017678
2018696
2019696
JaroLoĝantoj
2020699
2021706
2022713
2023734

Pluaj fotoj redakti

Referencoj redakti

  1. Handbuch des Königreiches Böhmen für das Jahr 1844, p. 722: Dom. Poliz, zu Wolfersdorf, Hr. Stephan Hellmich, verf. Glas- und Schmelz-Perlen
  2. REPORT 1851, p. 536-537
  3. Handlungs-Gremien, Fabriken und Gewerbe der königlichen Hauptstadt Prag für das Jahr 1852, Druck der k. k. Hofbuchdruckerei von Gottlieb Haase Soehne, 1852, p. 276-277
  4. Ludwig Voitl: Handels-Adressenbuch für Böhmen, mit besonderer Berücksichtigung der königlichen Hauptstadt Prag, 1866, p. 205
  5. Amtlicher Catalog der Ausstellung der im Reichsrathe vertretenen Koenigreiche und Laender Oesterreichs- Universal Exhibition, 1873 Wien, Verlag der General-Direction, 1873
  6. International Exhibition, 1876:Official Catalogue: Centennial Catalogue Company, 1876