Volgia Esperanto-Renkontiĝo

Volgia Esperanto-Renkontiĝo (VER) estas Esperanto-renkontiĝo en Rusio, organizata en Volgia regiono. Ĝi okazis 17-foje.

HistorioRedakti

Pasintaj VER:

VER Loko Plia informo
VER-1, 1984 Kujbiŝev Partonprenis gastoj el 22 urboj (cetera statistiko ne konserviĝis)
VER-2, marto 1985 Volgograd Respondecis Andrej Ananjin. Estis nuligita je la unua tago laŭ ordono de la superaj instancoj.
VER-3, novembro 1985 Togliatti Ĉeforganizis Aleksandr Kalaŝnikov
VER-4, aŭgusto 1986 Kujbiŝev Organizis Igorj Fejgin
VER-5, 1986 Uljanovsk paĝo kun informo Partoprenis 86 personoj el 18 urboj (Eksciu, ke (informilo) N1)
VER-6, novembro 1987 Saratov Ĉeforganizis I. Ĉerkasova
VER-7, novembro 1988 Dimitrovgrad, Uljanovska provinco Ĉeforganizis T. Iljutkina
VER-8, novembro 1989 Kazanj Ĉeforganizis Sergej Demjanov
VER-9, novembro 1990 Ĉebokrasy Ĉeforganizis Aleksandr Blinov
VER-10, 7-a de novembro 1991 - 10-a de novembro 1991 Togliatti Ĉeforganizis E. Gusakov.
VER-11, aprilo 1999 Nabereĵnije Ĉelni
VER-12, 28 de aprilo - 02 de majo 2000 Uljanovsk Ĉeforganizis Jurij Karcev
VER-13, 3-a de novembro 2005 - 6-a de novembro 2005 Uljanovsk Estis 74 partoprenantoj. Temo: Aplikaj Roloj de Esperanto. Vidu retejon.
VER-14, 2009 Samara Paĝo kun informo Arkivigite je 2014-03-11 per la retarkivo Wayback Machine
VER-15, 1-a de julio 2012 - 6-a de julio 2012 Bazejo "Transportnik" Arkivigite je 2014-06-19 per la retarkivo Wayback Machine, Toljatti (Samara provinco) Retejo
VER-16, 2-4 de novembro 2019 Samara Ĉeforganizis Elena Kuznecova
VER-17, 1-3 de majo 2021 Dimitrovgrad Ĉeforganizis Valerija Ĥrustaljova, retejo: https://vk.com/event203747296

Eksteraj ligilojRedakti