Volontulaj Falĉistoj

Les faucheurs volontaires d'OGMVolontulaj Falĉistoj de GMO estas en Francio grupo de homoj, kiuj defendas la publikan rajton manĝi sane aŭ sen genetikej modifitaj organismoj (GMO). Ankaŭ la ekologiaj agrikulturistoj subtenas tiun movadon kaj kelkfoje falĉas kun ĝia grupo ĉar la GMO detruas iliajn kampojn. Tiu estas ne leĝe permesita en Francio.

elŝiro de planto en julio 2004

Leĝo redakti

Ambaŭflanke kvalifikita el la civila kaj kriminala juro de « destruction grave du bien d'autrui en réunion », Grava detruo de alies posedaĵo, tiuj agoj fariĝas delikto. La maksimuma puno pensita por tiu delikto estas 5 jaroj de mallibereco kaj 75 000 eŭroj de monpuno (puno kiu povus estis duobligita se la persono agas denove).

Ĝiaj agoj depostulitanta de la falĉistoj kiel agoj de civila malobeo estas kontraŭanta el la kontraŭfalĉuloj kiuj diras ke la spirito de senperforto de civila malobeo fariĝas opono fakte de detruo.

Historio redakti

La movado naskiĝis dum la eventa renkontiĝo Larzac 2003, el la ideo de Jean-Baptiste Libouban. 400 personoj proklamis sin « Volontulaj Falĉistoj »; en junio 2005, pluraj personoj asertis ke « 4 800 uloj proklamis sin mem Volontulaj Falĉistoj ». La Confédération paysanne kaj la Verduloj interalie subtenas la «Falĉistojn».

En 2004, 2005 kaj 2006, « falĉistoj » detruis (en Sudo-Pireneoj, Akvitanio, Centro-Valo de Luaro kaj Charente) areojn kun genetike modifitaj plantoj kultivitaj en kampoj, senpermesa kulturo laŭ la falĉistoj. En 2006, falĉistoj detruis 3 maizkampojn de la firmao Monsanto. Tiujn detruojn sekvis jura persekuto. En junio 2005, falĉistoj anoncis esti detruintaj 70% de la en-Franciaj GMO-kampoj. La 31-an de julio 2006, la franca ministerio pri agrikulturo taksis ke ĉirkaŭ 40% estis detruita.

Ligoj redakti

Vikipedie redakti

Genetike modifita organismo Jose Bove

Eksteraj ligiloj redakti

Volontulaj Falĉistoj Arkivigite je 2007-07-09 per la retarkivo Wayback Machine (Franclingve)