Volontuloj kun okulvitroj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Volontuloj kun okulvitroj[1] estas libro eldonita de SAT-en-Hispanio, kiu temas pri partopreno de ĉefe du eksterlandanoj dum la Hispana Enlanda Milito. La libro konsistas ĉefe el du verkoj, membiografiaj, kiuj rakontas la spertojn de du tiaj vizitantoj, plus aliaj klarigaj tekstoj.

Volontuloj kun okulvitroj
Aŭtoroj
Aŭtoro
Lingvoj
Lingvo Esperanto
Eldonado
vdr

La unua verko de la volumo estas fakte reeldono de “La hispana tragedio”, de la nederlanda verkisto Jef Last. Li rakontas siajn spertojn kiel batalanto dum la Batalo de Madrido. La libro estis dekomence eldonita dum la milito mem en la nederlanda lingvo, surbaze de la leteroj senditaj al lia edzino, sed ankaŭ enhavante aliajn tekstojn kiel diskurso dum kongreso de intelektuloj. Jam en tiu epoko oni faris tradukon al Esperanto, kiun la Federacio de Laboristaj Esperantistoj (tiama laborista asocio ligita al SAT) publikigis en 1938.

La dua verko estas “Hispana somero” de la norvega verkisto Nordahl Grieg. Ĝi estis publikigita en norvega lingvo en 1937, tuj post la reveno de la verkisto el Hispanio al sia lando, kiel kolekto de kronikoj pri lia partopreno kiel ĵurnalisto. La libro longe restis konata preskaŭ nur en Norvegio, sed en 2017, post la liberigo de la kopirajtoj aperis dulingva eldono norveg-hispana, laŭ titolo “Spansk sommer / Un verano espaŭol”, surbaze de kiu oni aranĝis tiun esperantlingvan version.

Al ambaŭ verkoj oni aldonis epilogon, verkitan de Toño del Barrio, kun bazaj informoj pri la milito, la rolo de intelektuloj kaj verkistoj dum la milito, kaj la organizado de la Ligo de Artistoj por Defendo de la Kulturo kaj de la Internacia Kongreso de Verkistoj por Defendo de la Kulturo okazinta en Valencio en 1937, en kiuj ambaŭ verkistoj partoprenis. de ambaŭ verkistoj.

La eldono estis kolektiva laboro fare de diversaj aktivuloj kaj volontuloj kiel tradukistoj, reviziantoj, enpaĝiganto, grafikisto ktp.

Referencoj

redakti
  1. Volontuloj kun okulvitroj, SAT-en-Hispanio, Madrid, 2024, 321 pp. ISBN: 978-84-09-61153-9