„ La libro kiu estas 190-paĝa, estas verkita de Jef Last, kaj tradukita de G. J. Degenkamp. Pri la valoro lingva ni do ne devas dubi momenton.
Koncerne la enhavon : partan historion de la milito kiu daŭris preskaŭ tri jarojn kaj en kiuj estis miksitaj diversaj popoloj de nia mondo.
La aŭtoro estis ja kapabla doni la necesan enhavon, ĉar li estis kapitano en la respublika armeo kaj estis do sufiĉe ofte vera atestanto de diversaj partoj de l’ priskribita tragedio, kaj li povas do facile rakonti en kortuŝa maniero la heroan batalon.
La apero de tiu libro tamen havas ankoraŭ duoblan specialan signifon :
Unue ĝi estis kompleta en la kadro de S.A.T. kaj F.L.E., pruvo ke esperantistaj eldonaĵoj jam ekzistas por diversaj medioj, kaj permesas komprenigi pli facile tiun homgrupon de alia aro.
Kaj due : estas verko plej aktuala kiun oni povus imagi : ĉiam ni povos rememori, ke dank’ al la eldonaj societoj, ni posedis romanon pri la hispana milito antaŭ ties finiĝo.
La eldonaj zorgoj estas tre bonaj : papero bona, litertipo klara, eksterajo plej alloga. ”