Vrážné
- Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en regiono de Moravská Třebová. Pri parto de municipo Pláně temas artikolo Vrážné (Pláně).
- Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en regiono de Moravská Třebová. Pri municipo Vražné en distrikto Nový Jičín temas artikolo Vražné.
Municipo Vrážné (germane Brohsen) situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en subregiono Malá Haná, iom super la valo de rivereto Nectava, 8 km nordoriente de urbo Jevíčko. Vivas ĉi tie 64 loĝantoj (2024).
Vrážné | |||
germane Brohsen | |||
municipo | |||
Municipa oficejo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Vrážné | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Svitavy | ||
Administra municipo | Jevíčko | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Montaro | Zábřeha montetaro | ||
Situo | Vrážné | ||
- alteco | 350 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 40′ 48″ N 16° 47′ 18″ O / 49.68000 °N, 16.78833 °O (mapo) | ||
Katastro | 4,13 km² (413 ha) Vrážné | ||
Loĝantaro | 64 (2024) | ||
Denseco | 15,5 loĝ./km² | ||
Sulko | Boskovica sulko | ||
Unua skribmencio | 1258 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 569 43 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0533 | ||
NUTS 5 | CZ0533 572292 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Vrážné | |||
Retpaĝo: www | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Hartinkov, Bezděčí u Trnávky, Chornice kaj Městečko Trnávka.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 190 |
1880 | 183 |
1890 | 189 |
1900 | 187 |
1910 | 185 |
1921 | 209 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 182 |
1950 | 154 |
1961 | 160 |
1970 | 144 |
1980 | 100 |
1991 | 80 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 67 |
2011 | 72 |
2014 | 71 |
2016 | 71 |
2017 | 70 |
2018 | 69 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 68 |
2020 | 68 |
2021 | 64 |
2022 | 60 |
2023 | 61 |
2024 | 64 |
Memorindaĵoj
redaktiArĥeologia trovejo
redaktiĈe la vilaĝo, sur monteto Hradisko, troviĝas libere alirebla arĥeologia trovejo.
Kapelo
redaktiOrigine la vilaĝeto havis nur sonorilturon en la ĝardeno de domo n-ro 8. En la jaro 1891 estis konstruita kapelo de Cirilo kaj Metodo. Solenan konsekron ĉeestis amaso da homoj el vasta ĉirkaŭaĵo.
Naskiĝinto
redaktiEn Vrážné naskiĝis Jaromír Korčák, ĉeĥa geografiisto, demografo kaj statistikisto, profesoro ĉe la Universitato de Karolo en Prago.
Tendaro
redaktiSub aŭspicio de gimnasta organizo T. J. Sokol Kojetín oni ĉiujare organizas ĉe Vrážné tendarojn por infanoj.
Naturo
redaktiKomunumo Vrážné troviĝas en bela natura parko Bohdalov-Hartinkov.
Nordoriente de la vilaĝo troviĝas atentinda ruĝkolora monteto nomata "Čerťák" (Monteto de diablo), onidire el ĝi rampas diabloj. Ligas al ĝi ankaŭ la sekvanta legendo:
Legendo
redaktiMalantaŭ la vilaĝeto Vrážné troviĝas ruinoj de muelejo. Kiam ĝi ankoraŭ funkciis, najbaroj ŝatis kunvenadi en ĝi. Venadis babili ankaŭ diablo, sed foje okazis kverelo. La diablo venĝis sin. Per ŝtonego detruis muelejon kaj volis detrui ankaŭ la vilaĝeton. Savis ĝin virkoko, post kies kokerikado la diablo perdis sian potencon.
Vidu ankaŭ
redaktiFotogalerio
redakti-
Kapelo de sanktaj Cirilo kaj Metodo
-
Kruco en norda parto de municipo
-
Kruco en suda parto de municipo
-
Fajroestingista armilejo
-
Spuroj post minado ĉe montetpinto Hradiště
-
Montetpinto Hradiště
-
Vido el montetpinto Hradiště al okcidento en pejzaĝon de Malá Haná