Vrchbělá estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Bělá pod Bezdězem sur loko de pereinta municipo (germane NeudorfWrchbel) en distrikto Mladá Boleslav, sur suda rando de eksa armea spaco Ralsko, pro kies fondo la municipo pereis. La loko situas proksimume 2 km nordokcidente de Bělá pod Bezdězem. Estas ĉi tie registritaj 13 adresoj. Daŭre ĉi tie en la jaro 2021 vivis 19 loĝantoj. La setlejotroviĝas en rivervalo de regione signifa rivereto Bělá, kiu fontas en la norda parto de la vilaĝo.

Vrchbělá
vilaĝo
Soveta soldata konstruaĵo kaj Bezděz
Oficiala nomo: Vrchbělá
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Mladá Boleslav
Administra municipo Bělá pod Bezdězem
Historia regiono Bohemio
Domoj 5 2011
Situo Vrchbělá
 - koordinatoj 50° 31′ 35″ N 14° 47′ 02″ O / 50.52639 °N, 14.78389 °O / 50.52639; 14.78389 (mapo)
Katastro 12,92 km² (1 292 ha) Vrchbělá
Loĝantaro 19 (2021)
Denseco 1,47 loĝ./km²
Tabulo Jizera tabulo
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 294 21
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Vrchbělá
Portalo pri Ĉeĥio

Vrchbělá estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 12,92 km². La devena katastra teritorio de la pereinta municipo estis ankaŭ Vrchbělá, sed ĝi havis je unu trionon pli grandan areon. Ĝis la jaro 1950 Vrchbělá apartenis en eksan distrikton Mnichovo Hradiště. Al la municipo apartenis ankaŭ pereinta domaro Nová Hospoda.

Historio redakti

 
Fiŝlago Vrchbělský rybník

Ekde la unua loĝigo ĝis fino de la 19-a jarcento redakti

La plej malnovaj skribinformoj pri loĝigo de la teritorio, devenanta el la jaroj 1337–1346, parolas pri municipo nomata Dlouhá Doubrava. La nomo Vrchbělá unuafoje aperas en la jaro 1418 kiel konsisto de senjorujo de Berkidoj el Dubá. Dum la tridekjara milito la municipo pereis kaj renovigita ĝi estas sub germana nomo Neudorf, sub administrado de Albrecht z Valdštejna. Laŭ laŭepokaj oinformoj la loĝantoj estis germanoj. Ĝis komenco de la 20-a jarcento la naciecaj rilatoj restis sub supero de la germanaj civitanoj.

La 20-a jarcento kaj la mondmilitoj redakti

Post la unua mondmilito okazis reguligo de la naciecaj rilatoj en la municipo, transloĝiĝis ĉi tien vico da ĉeĥoj, kiuj en la 1920-aj jaroj kreis preskaŭ trionon de la municipo. En la jaro 1938, kiam estis stangita limo inter Germanio kaj Protektorato Bohemio kaj Moravio, Vrchbělá falis sub la germanan administradon, dume Bělá pod Bezdězem restis jam en Protektorato. Estas evidente, ke kiam la dua mondmilito finis, la germanaj malnovekloĝintoj el Vrchbělá estis devige elloĝigitaj kaj la municipo estis parte alloĝigita de ĉeĥoslovakoj el diversaj regionoj de la respubliko.

Estiĝo de la armea spaco redakti

 
Eksa soldata loĝigejo en Vrchbělá (jaro 2015)

Baldaŭ post fino de la dua ondmilito, en la jaro 1949, estis establita armea spaco, pli poste konata kiel "Armea ekzercspaco Ralsko" (VVP Ralsko), kaj Vrchbělá estis en la jaro 1952 almembrigita al ĝi. Tiu ĉi paŝo signifis faktan pereon de la municipo kaj ĉiuj loĝantoj de Vrchbělá devis forloĝiĝi. VVP Ralsko unue uzis Ĉeĥoslovaka popola armeo, post la jaro 1968 armeo Soveta. Dum ĝia agado la teritorio de Vrchbělá spertis la plej grandajn ŝanĝojn. En la eksa municipo kaj sur apuda okcidenta plataĵo kreskis ampleksa loĝigeja centro por la sovetaj soldatoj kaj iliaj familioj. Sur lokoj de prilaboritaj parceloj estiĝis tankodromo kun karakterizaj terenaj reguligoj kaj fal-areo. Ne nur la tankodromo, sed ankaŭ la valo kaj la ĉirkaŭaj deklivoj estis disveturigitaj per peza tekniko. Detruita estis ankaŭ fluo de rivereto Bělá kun ĉi tiea malgranda fiŝlaga sistemo.

Pereo de la armea spaco redakti

Post foriro de la sovetaj soldataroj estis en la jaro 1991 katastro de Vrchbělá administre almembrigita al Bělá pod Bezdězem. La soldata areo komencis kadukiĝi kaj ĝi ŝanĝiĝis en ruinojn aŭ amasojn de rubo. Same kiel en la tuta armea spaco, oni ankaŭ ĉi tie faris piroteknikan esploron kaj oni reviziis la staton de la naturo, gradon de kontaminado de grundo kaj la staton de la forlasitaj konstruaĵoj. Dum la 1990-aj jaroj estis prilaboritaj kelke da replantadaj studoj por la valo de Vrchbělá kaj proponoj por teritoria plano por la regiono, sed por longa tempo estis ununura faro iom post ioma purigado de la konstrurubo kaj restaĵoj de konstruaĵoj, kadukiĝintaj kun helpo de entreprenemaj nelasantoj.

Renovigo de la teritorio kaj perspektivo en la 21-a jarcento redakti

 
Parto de areo Vrchbělá el loka belvedero

Ekde fino de la 1990-aj jaroj kreskis sur la okcidenta deklivo, en la loko de la eksa tankodromo, pli poste leĝigita, motorcikla vojo de klubo SCM Bělá pod Bezdězem. En la jaro 2010 estis en la vala parto, apartenanat al Bělá pod Bezdězem, fondita komerca areo Motorland Bělá kun vasta propono de aktivecoj, plejparte de motorciklista intereso kun nutrada fonejo.[1]

Fine de la jaro 2010 Mezbohemia regiono ne renovigis lukontrakton kun la motorcikla klubo, sed jam komence de sama jaro ĝi prezentis grandiozan planon por konstrui ampleksan libertempa areo. Tio povus alporti eĉ longe ne solvitan replantadon de la tuta teritorio, inkluzive de rivereto Bělá.

Sporte-refreŝigeja areo Vrchbělá devas ensumigi hotelon kun 48 litoj kaj restoracio, sepkilometran in-line vojon, pruntedonejo de bicikloj kaj vicradaj glitiloj, kampadejon, malgrandan zoo, ŝnuran centron, belvederon, infanludejon kun lignaj grimpkadroj aŭ grandan parkumejon por aŭtoj kaj aŭtobusoj. En oktobro de 2015 la areo senĉese ne estis malfermita, se la kolaŭdo pro diversaj kaŭzoj prokrastis jam kelke da jaroj.[2]

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869536
1880555
1890464
1900454
1910511
1921452
JaroLoĝantoj
1930454
1950310
19610
19700
19800
19910
JaroLoĝantoj
200120
201115
202119

Pluaj fotoj redakti

Panoramo redakti

Valo de rivereto Bělá ĉe Vrchbělá

Referencoj redakti

  1. Motorland Bělá a Land Cruiser Party 2015. blog.abchistory.cz. Alirita 2015-10-16.
  2. Areál Vrchbělá se o prázdninách neotevře. Zřejmě až v říjnu. boleslavsky.denik.cz. Alirita 2015-10-16.