Vremja novostej
ruslingva gazeto 2000-2010
Vremja Novostej (ruse Время новостей, tradukita kiel "Tempo de Novaĵoj") estis ruslingva ĉiutaga soci-politika gazeto bazita en Moskvo.
Время новостей Vremja novostej | |
Speco | ĉiutaga |
---|---|
| |
Establodato | 2000 |
Lingvo | rusa |
Ĉesigita publikado | 2010 |
| |
Retejo | vremya.ru |
La gazeto estis fondita en 2000 fare de pluraj ĵurnalistoj kiuj demisis el siaj antaŭaj redaktistaj laborpostenoj en konsekvenco de nepago de salajroj. La unua eldono estis publikigita la 16-an de marto 2000, kaj la lasta la 17-an de decembro 2010.
En februaro 2011, la redakcia teamo relanĉis la periodaĵon transprenante la tradician gazetonomon Moskvaj Novaĵoj, sed tiu projekto tamen finiĝis en februaro 2014.
Eksteraj ligiloj redakti
- gazeta retejo ankoraŭ alirebla en 2017, kun aparta fokuso pri la lastaj novaĵoj publikigitaj la 17-an de decembro 2010 (ruse)