Vysoká (distrikto Svitavy)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vysoká

Municipo Vysoká situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en subregiono Malá Haná, en natura parko Bohdalov-Hartínkov, 9 km nordoriente de urbo Jevíčko. Vivas ĉi tie 39 loĝantoj (2023).

Vysoká
germane Wysoka
municipo
Kapelo en vilaĝplaco
Oficiala nomo: Vysoká
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Jevíčko
Historia regiono Moravio
Montaro Zábřeha montetaro
Situo Vysoká
 - alteco 562 m s. m.
 - koordinatoj 49° 39′ 57″ N 16° 48′ 37″ O / 49.66583 °N, 16.81028 °O / 49.66583; 16.81028 (mapo)
Areo 2,88 km² (288 ha)
Loĝantaro 39 (2023)
Denseco 13,54 loĝ./km²
Unua skribmencio 1750
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 43
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578991
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Vysoká (Svitavy District)
Retpaĝo: www.regionmtj.cz/vysoka/
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Ludmírov, Kladky, Bouzov, Březinky, Hartinkov kaj Chornice.

Historio redakti

La vilaĝeto estis fondita en la jaro 1720 de posedanto de sinjorejo Biskupice, Wilhelm Adalbert Kolowrat el Liebstein. Origine ĉi tie estis mastruma korto "Na Vysoké, kiun oni disparceligis en 15 partojn kaj koloniigis ilin.

La loĝantaro vivtenis sin per agrikulturado sur ŝtonplena malproduktiva grundo. Antaŭ la Dua Mondmilito en la vilaĝo estis nur ĉeĥa loĝantaro. Pro tio ĝi dum la Dua Mondmilito apartenis al t.n. Protektorato Bohemio kaj Moravio. Germane ĝi nomiĝis Wysoka aŭ Wissoka.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869149
1880152
1890139
1900125
1910131
1921123
JaroLoĝantoj
193098
195066
196173
197068
198045
199142
JaroLoĝantoj
200136
201434
201630
201732
201836
201940
JaroLoĝantoj
202041
202142
202238
202339

Interesaĵo redakti

En la jaro 2010 la komunumo havis nur 36 loĝantojn, sed en ĝia katastra distrikto estis 64 privataj kabanoj por semajnfina ripozado. Malgraŭ malgranda, la vilaĝo fieras per sia blazono: En la supra duono estas rekten galopanta ĉevalo kaj en la malsupra estas bildigita plugilo.

Vidindaĵoj redakti

Kapeloj redakti

En Vysoká estas kapelo de Sankta Triunuo el la jaro 1867 kaj ankaŭ en Trpín estas kapelo.

Kruco redakti

Ĉe la kapelo en centro de Vysoká troviĝas kruco el la jaro 1855.

Vidu ankaŭ redakti

Pluaj fotoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti