Władysława Kostak

Władysława KOSTAK (pole: Władysława z Kostaków Śliwińska (naskiĝis la 20-an de decembro 1908 en Varsovio, mortis en 2001 en Aix-en-Provence) – unua Miss Polonia, elektita en beleco-konkurso en 1929.

Władysława Kostak
Persona informo
Naskiĝo 20-an de decembro 1908 (1908-12-20)
en Varsovio
Morto 1-an de marto 2001 (2001-03-01) (92-jaraĝa)
en Aix-en-Provence
Okupo
Okupo oficisto • spiono
vdr

Vivo redakti

Ŝia patro Stanisław Kostak estis skulptisto. En 1914, t.e. dum la unua mondmilito, Władysława Kostakówna kune kun la gepatroj elmigris de Pollando ekloĝante en Krimeo. En 1920 revenis al Varsovio.

Dum tri jaroj de sia vivo Władysława Kostakówna loĝis en apudpariza monaĥejo en St.Georges d’Aurac.

Januare 1929 21-a Kostakówna, laboranta tiutempe kiel korespondantino de Urba Ŝpar-Kaso en Varsovio, ricevis la titolon Miss Polonia, supervenkante kun grafinoj kaj nobelulinoj. Danke al la venko ŝi reprezentis Pollandon en konkurso Miss Europe organizata en Parizo. Tiam iĝis unua vicbelulino de Eŭropo.

La 5-an de januaro 1930 en la katedralo sub alvoko al Sankta Johano en Varsovio edziniĝis al advokato Leon Śliwiński. Dum la dua mondmilito estis ĉifrantino kaj agentino de mara reto, subigita al Agentejo "Francio". Ŝi agis sub operaca pseŭdonomo "Maria". En 1946 forveturis kun sia edzo al Kasablanko. La 19-an de februaro 1951 ferdeke de brita ŝipo HMS Liverpool en la haveno Kasablanko ricevis pro sia milita agado King’s Medal for Courage in the Cause of Freedom, kaj la 10-an de junio 1986 en Parizo - Honoran legion. Inter ŝiaj distingoj estis ankaŭ Ora Merit-Kruco kun Glavoj, Croix de Guerre kaj Médaille en Vermeil. Antaŭ la morto revenis al Francio, kie ekloĝis en Aix-en-Provence.

Bibliografio redakti

  • Jerzy Tuszewski, Jean-Bol odkrywa karty. Polska siatka wywiadowcza „F-2” we Francji 1940-1944 (Jean-Bol malkovras kartojn. Pola spionagentejo "F-2" en Francio 1940-1944), Agencja Wydawnicza CB, Varsovio 2008.

Eksteraj ligiloj redakti