Waizdorf

vilaĝo troviĝas en Saksa Svislando

Elba Grejsmontaro > urboj kaj vilaĝoj > Waizdorf < Saksio < Germanio


La vilaĝo Waizdorf troviĝas en Saksa Svislando, la germana parto de Elba Grejsmontaro. Kun malpli ol cent loĝantoj ĝi estas unu el la plej malgrandaj en Saksio. La vilaĝeto situas sur malgranda altebeno.

Turismo redakti

Vidindaĵoj en la vilaĝo

En Waizdorf troviĝas ...

Ĉirkaŭaĵo

Rimarkinde ampleksan panoramon ofertas Waizdorfer Höhe (414 m), trigonometria punkto, kiu troviĝas iom norde de la vilaĝo. Sudokcidente vid-al-vide imponas la egale alta Lilienstein; apude videblas Pfaffenstein, Gohrisch kaj Papststein. Se la aero estas klara, oni povas vidi ĝis Großer Zschirnstein kaj Sneznik.

Sude kaj okcidente la vilaĝon ĉirkaŭas valoj, kiujn borderas formacioj de rokoj, el kiuj speciale fama estas

Brand.

Waizdorf estas bona eliropunkto por migradoj al kelkaj pliaj konataj turismaj celoj;

Hohnstein
Polenztal
Bastei
Lilienstein.