Wald AR

komunumo de Svislando
Wald
Blazono de Wald
Wald
komunumo en Svislando
Kantono Apencelo Ekstera
Distrikto Ek de 1995 oficiale ne plu
ekzistas distriktoj en
Kantono Apencelo Ekstera,
antaŭe Wald apartens al la
distrikto Vorderland.
Koordinatoj  47° 24′ 57″ N 9° 29′ 25″ O / 47.41583 °N, 9.49028 °O / 47.41583; 9.49028 (mapo)Koordinatoj: 47° 24′ 57″ N 9° 29′ 25″ O / 47.41583 °N, 9.49028 °O / 47.41583; 9.49028 (mapo)
Nombro de loĝantoj 854
Areo 6,82 km²
Alteco  m super marnivelo
Poŝtkodo 9044
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Wald
vdr

Pri la komunumo redakti

Wald estas komunumo en Kantono Apencelo Ekstera, Svislando. Ĝi havis 854 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

Wald situas sur suna teraso en la Apencela Vorderland inter Trogen kaj Heiden sur alteco de preskaŭ 1000 m s.m. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 1128 m s.m. sur la monteto Chozeren, dum la plej malalta punkto troviĝas ĉe la bordo de la rivereto Moosbach sur alteco de 750 m s.m.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Wald limas en nordokcidento al Rehetobel, en nordoriento al Heiden, en sudoriento al Oberegg (AI), kaj en sudokcidento al Trogen.

Trafiko redakti

Tra Wald pasas la kantona ĉefvojo de Trogen al Heiden, sur kiu cirkulas poŝtaŭtolinio, kiu konektas la komunumon al la publika transportreto.

Historio redakti

Wald fariĝis memstara komunumo en la jaro 1686 pro la konstruo de propra preĝejo kaj la disiĝo de Trogen sekve de tio.[1]

Ĝis la mezo de la 20-a jarcento la loĝantaro de Wald ĉefe vivis de agrikulturo kaj brodado. Temis pri kamparanoj kun malgrandaj bienoj, kiuj apud la agrikulturo en siaj hejmoj brodis. Pro la krizo de la brodada industrio en la dua duono de la 20-a jarcento multaj homoj en Wald perdis sian ekonomian bazon kaj la loĝantaro forte malkreskis. En la 1980-aj jaroj la komunumo denove kreskis ĉefe pro konstruo de unufamiliaj domoj dank al la disponigo de favorprezaj konstruterenoj. Tiujn novoaj domojn ĉefe loĝas homoj, kiuj laboras en la proksima urbo Sankt-Galo.

Vidu ankaŭ redakti

  • Aliaj lokoj kun la nomo Wald.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti