Wangerland

Wangerland estas komunumo en Germanio, ĉe la bordo de la Norda Maro, kiu konsistas el sep sendependaj vilaĝoj: Hohenkirchen, Hooksiel, Horumersiel-Schillig, Oldorf, Tettens, Waddewarden kaj Minsen-Förrien. La komunumo apartenas al la distrikto Friesland en la federacia lando Malsupra Saksio de Germanio. Historie la teritorio apartenas al la regiono Oldenburgio.

Wangerland
Blazono

Map

Flago
Wangerland in FRI.svg
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Friesland
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 04463, 04461, 04425, 04426
Poŝtkodo 26434
Aŭtomobila kodo FRI
Oficiala Municipokodo 03455020
Subdivido 7 vilaĝoj
Politiko
Komunumestro Harald Hinrichs
Partio de komunumestro Nepartia
Adreso de la administrejo Helmsteder Straße 1
Demografio
Loĝantaro 9182 (stato 2019-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo 12411)]
Geografio
Geografia situo 53° 39′ N, 7° 57′ O (mapo)53.657.95Koordinatoj: 53° 39′ N, 7° 57′ O (mapo)
Areo 176 km²
Oficiala retejo http://www.wangerland-online.de
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Fine de decembro 2019 la komunumo havis 9182 daŭrajn loĝantojn. Somere tiu nombro multobliĝas, kiam la komunumo estas inundata de someraj ĉemaraj feriantoj. Ĉiuj sep komunumaj vilaĝoj situas rekte ĉe la maro kaj estas turismaj centroj.

la historia haveno de Hooksiel
kajtoj ĉe la plaĝo de Schillig
skulptaĵo en la komunuma vilaĝo Minsen