Ware [uŭer] estas urbo en Hertfordŝiro, Anglio, proksime de Hertfordo (la graflanda ĉefurbo).

Ware
urbeto • civila paroĥo
Administrado
Poŝtkodo SG11 • SG12
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 18 799  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 51° 49′ N, 0° 2′ U (mapo)51.817-0.029200000000003Koordinatoj: 51° 49′ N, 0° 2′ U (mapo) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Ware (Anglio)
Ware (Anglio)
DEC
Ware
Ware
Situo de Ware
Ware (Britio)
Ware (Britio)
DEC
Ware
Ware
Situo de Ware

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ware, Hertfordshire [+]
vdr
akvofaleto en la urbo, fone fabrikejo de la firmao GlaxoSmithKline

Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 18 799 loĝantoj.

Historio redakti

Arĥeologio montras ke Ware estis enloĝita ekde almenaŭ la mezolitika epoko (kiu finis ĉirkaŭ 4,000 a.K.). La Romia Imperio havis konsiderindan loĝlokon ĉi tie kaj la fondaĵoj de pluraj konstruaĵoj, inkluzive templo, troviĝis.

La moderna nomo de la urbo elvenis el la anglosaksa epoko, kiam "weirs" (malgrandaj akvobaraĵoj) estis konstruitaj por haltigi la invadadajn Vikingojn por eskapi en iliaj longŝipoj post la malvenko per Alfredo la Granda en batalo proksime al Ware.

En la kalastro de Domesday (/dumz:dej/) dum 1085, Ware estis la dua plej granda urbo en Hertfordŝiro. Estis ankaŭ granda kaleŝa urbo, estinte apud la Malnova Nordvojo, malpli ol unu tago el Londono. Dum la 17a jarcento, Ware fariĝis la fonto de la Nova Rivero kiu estis konstruita per porti freŝan akvon al Londonon. La unua pagolandstrato kondukiĝis el Wadesmill (/ŭejdzmil/) al Ware. La urbo ankaŭ estis centrejo de la maltindustrio.

Pro la Rivero Leja kiu fluas tra la urbcentro, transporto per akvo estis granda industrio dum multaj jaroj. Kiel malnova bierfaranta urbo, oni enportis hordeon kaj elportis bieron per la rivero. Oni donis al la boatistoj kiuj naskiĝis en Ware "la liberecon de la Tamizo" - tial ili evitis la bezonon por pagi gaĝojn de kluzo - kiel rezulto de la transportado de freŝa akvo en, kaj mortaj korpoj el Londono dum la "Granda Pesto" de 1665-1666. Oni kredis ke "Buryfield" (Enfoskampo) en Ware estis la loko kie la korpoj estis entombitaj, sed ne estas fakta. La nomo evidente komencis antaŭ 1666 pro la entombado de la granda amaso de Romanoj en Ware[1].