Weidlingbach

komunumo en Malsupra Aŭstrio

Weidlingbach [Vajdlingbaĥ], signifas Weidling-rivereto, estas katastrala komunumo (loko) de la urba komunumo Klostronovburgo, germane Klosterneuburg, Urbo de la Interpopola Kompreniĝo, en la federacia lando Malsupra Aŭstrio. Poŝtkodo: 3400. Post la vilaĝestroj: Peter HAUSER, Fritz PETRICH, Andreas OTTAWA kaj Karlheinz ULDRYCH (ÖVP), ekde la 1-a de julio 2013 estas sinjorino Waltraud BALASKA (ÖVP), la unua virino kiel vilaĝestro en la historio de Klostronovburgo.Fine de septembro 2023 sinjorino Ursula Kohut (ÖVP) oficiale transprenis la administradon de Weidlingbach kaj Scheiblingstein.

Kapelo "Maria Nomo" de Weidlingbach

La loko estis menciita la unuafojon kiel "Weydingbach" [Vajdingbaĥ] en la jaro 1366, tiam estis la loko arbarhakista setlejo, kiu ankoraŭ 1787 konsistis el malmultaj arbarhakistaj kabanoj.

Geografio redakti

Weidlingbach situas 5 km sudokcidente de Weidling sur plataĵo de Simonsberg, signifas Simons-monto, inter Steinriegel [Ŝtajnrigel]-strato kaj Sieveringer [Siveringer]-strato.

Vidindaĵo redakti

Kapelo "Maria Nomo" estas filio de la paroĥopreĝejo Weidling konstruita 1932 de la arkitekto Josef SCHÖMER [Ŝemer].

Scheiblingstein [Ŝajblingstajn] redakti

Al Weidlingbach apartenas la Viena Arbaro-setlejo je la nordokcidenta rando de Vieno, kiu kreiĝis el arbaraj kabanoj. Vidindaĵo estas la simpla kapelo "Sankta Huberto", kiu estis konstruita en la jaroj 1954 kaj 1955 kiel filio de la paroĥo Steinbach [Stajnbaĥ] ĉe Mauerbach [Maŭerbaĥ].

Bildaro redakti