Whitstable ([/ˈwɪtstəbəl/], loke [ˈwɪʔstəbl]) estas malgranda marborda urbeto en Kent, sud-orienta Anglio. Ĝi situas 8 kilometrojn (5 ml) norde de Canterbury, proksime al Herne Bay. La urbo estas fama pro siaj ostroj kiuj estis kolektitaj tie jam ekde la romia periodo. Ĉiujare oni celebras la ostrokulturon dum la Whitstable Ostra Festivalo.

Whitstable
urbeto • eksterparoĥa areo
Administrado
Poŝtkodo CT5
Demografio
Loĝantaro 30 195  (2001) [+]
Geografio
Geografia situo 51° 22′ N, 1° 2′ O (mapo)51.3606944444441.0256944444444Koordinatoj: 51° 22′ N, 1° 2′ O (mapo) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Whitstable (Anglio)
Whitstable (Anglio)
DEC
Whitstable
Whitstable
Situo de Whitstable

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Whitstable [+]
vdr
mapeto
mapeto

La urbeto estas konata pro la multaj aŭtentaj fiŝkaptistaj domoj kaj aŭtonomaj lokaj vendejetoj. Neniu alia urbeto en Anglio kalkulas pli da aŭtonomaj vendejetoj ol Whitstable.

Ĉi tie ne videblas la internaciaj vendejaj ĉenoj, ĉar la loĝantaro volas konservi la aŭtentan karakteron de ilia urbeto.

La unika karaktero kaj etoso de tiu urbeto kondukis al forta turisma industrio[1].

Whitstable havas ĉirkaŭ 32 000 loĝantojn.

Inter Canterbury kaj Whitstable ekzistas la Crab & Winkle Way Arkivigite je 2020-11-12 per la retarkivo Wayback Machine (angla), vojindikita promena kaj bicikla itinero kiu sekvas parte eks-fervojan linion inter ambaŭ urboj.

Whitstable formas ĝemelurbon kun Borken (Germanio).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • [www.canterbury.co.uk]

Referencoj redakti

  1. (angla) "Whitstable planning strategy". Canterbury City Council. El arkivo kies originalo datas de la 27-a septembro 2007.