Wickie und die starken Männer

La filmo Wickie und die starken Männer estas germana ne-animacia kineja filmo baze de la - germanlingve samnoma - animacia televida serio Vike la vikingo - kaj ambaŭ ekestis laŭ literatura modelo de la sep infanaj libroj "Vicke Viking" de Runer Jonsson. Reĝisoro de la kineja filmo estis la germana komikisto Michael Herbig, kiu ankaŭ aperis en flanka rolo de hispana mezpeoka kronikisto. La produktaĵo inter la 5-a de aŭgusto kaj la 13-a de novembro 2008 filmiĝis filmstudie en Munkeno, en vikinga vilaĝo aparte konstruita por la filmo borde de la alpa lago Walchensee kaj en Malto. Kineje ĝi montriĝis ekde la 9-a de septembro 2009, kaj ekde la 11-a de marto 2010 ankaŭ aĉeteblas en lumdiskega formo.

Vike kaj la fortaj viroj
la infana aktoro Jonas Hämmerle en prezento de la filmo
la infana aktoro Jonas Hämmerle en prezento de la filmo
filmo
Originala titolo Wickie und die starken Männer
Produktadlando  Germanio
Originala lingvo germana
Kina aperdato 9-a de septembro 2009
Daŭro 87 minutoj
Ĝenro infanaj filmoj
Kameraado Gerhard Schirlo
Reĝisoro(j) Michael Herbig
Produktisto(j) Christian Becker
Scenaro Michael Herbig, Alfons Biedermann
Laŭ la verko de Runer Jonsson
Filmita en  Germanio,  Malto
Muziko de Ralf Wengenmayr (kun muzikaj motivoj de Karel Svoboda)
Ĉefrolantoj
  • Jonas Hämmerle: Vike / Wickie, vikinga knabeto
  • Waldemar Kobus: Halvar, vilaĝestro kaj patro de Vike
  • Christian A. Koch: Snorre, ŝipano
  • Nic Romm: Tjure, ŝipano
  • Olaf Krätke: Urobe, maljuna kaj saĝa ŝipano
  • Mike Maas: Gorm, aparte malalta ŝipano
  • Patrick Reichel: Ulme, muzikema ŝipano
  • Jörg Moukaddam: Fakse, manĝema, dika kaj aparte bonkora ŝipano
  • Mercedes Jadea Diaz: Ilvi, eta amikino de Wickie
  • Sanne Schnapp: Ilva, edino de Halvar
  • Ankie Beilke: Li Fu, ĉina knabino
  • Günther Kaufmann: la horora piratestro Sven
  • Christoph Maria Herbst: Pokka
  • Jürgen Vogel: balbutanta pirato
  • Sigi Klee: tamburanta pirato
  • Helmfried von Lüttichau: trikanta pirato
  • Niklas Bronner: Gilby
  • Bruno Schubert: Jürgen, filo de Tjure
  • Sammy Scheuritzel: Würgen, filo de Snorre
  • Gisa Flake: edzino de Tjure
  • Franka Much: ekzino de Snorre
  • Constanze Lindner: edzino de Gorm
  • Sven Lucas Teichmann: Halvar kiel infano
  • Hannah Herzsprung: unua lavista vilaĝanino
  • Nora Tschirner: dua lavista vilaĝanino
  • Sven Hönig: vikinga gardisto
  • Herbert Feuerstein: Tulpe
  • Billie Zöckler: Nelke
  • Michael Herbig: Ramon Martinez Congaz
Produktinta firmao Constantin Film 
Q115257316 
Rat Pack Filmproduktion
IMDb
vdr
parto de la aktoroj en aŭgusto 2009
la reĝisoro Michael Herbig kun la knabo Jonas Hämmerle, kiu aktoris la rolon de la vikinga knabo Vike (Wickie)

Enhavo redakti

Vike aŭ germanlingve Wickie, la proksimume 8-jara filo de la vikinga tribestro Halvar, vilaĝestro de Flake, estas eksterordinare saĝa, sed timema kaj malforta, kaj tio ne tre ĝojigas la sencerbume bataleman vikingan patron. Kaj ankaŭ la aliaj vilaĝaj knaboj kaj viroj mokas pri la timemulo. Nur la samaĝa knabino Ilvi aprezas la inteligentecon de Wickie, estas forte enamiĝinta al li kaj senhezite subtenas lin. Kiam iun tagon malamikaj vikingoj invadas la vilaĝon kaj ŝtelas ĉiujn infanojn krom Wickie, li sekrete kaŝiĝas en la vilaĝa vikinga ŝipo kaj tial kunveturas kiam la vilaĝaj viroj komencas postĉasi la malamikojn.

Wickie malkovras ke malnova malamiko, la tribestro "Sven la terura", kaŭzis la atakon. Sven bezonas infanon ankoraŭ neniam mensogintan, por en fora insulo en mistera turo trovi tie kaŝintan kaj prisorĉitan trezoron. En dronanta ŝipo Wickie perdiĝas. La ŝipanaro de Halvar dume trovas trezoran keston kaj en ĝi la belan ĉinan knabinon Li Fu. Wickie kaptiĝas fare de la ŝipanaro de la malamika Sven, sed helpe de segilofiŝo kaj de du fokoj sukcesas fuĝi. Li raportas al sia patro pri la plano de Sven kaj kreas planon por liberigo de Ilvi kaj la aliaj vilaĝaj infanoj. Li Fu montras al la vilaĝanoj la vojon al la trezora insulo. Alveninte, la ŝipanaro de Halvar ekbatalas kun la ŝipanaro de Sven, kaj dume Wickie helpe de meminventita mekanismo liberigas la infanojn. La vilaĝaj viroj kaj infanoj kune sukcesas fuĝi de la insulo per tio ke Wickie flugigas la vilaĝan ŝipon per multaj kajtoj. Nun la timemulo konsideratas vilaĝa heroo. La trezoron ricevas la knabino Li Fu, por ke ŝi liberaĉetu siajn gepatrojn el posedo de la imperiestro de Ĉinio.

La filmo uzas la rolulojn, multajn elementoj kaj scenojn el la animacia televida serio Vike la vikingo kaj la literatura modelo de la sep infanaj libroj "Vicke Viking", sed kombinas ĝin al nova enhavo. La zorge kreitaj rekvizitoj kaj konstruaĵoj ĝis etaj detaloj identas al la animacie desegnitaj modeloj, sed samkiel la libroj kaj animaciaj seriaj filmoj la rakonto kaj rekvizitaro estas plene fikcia kaj ne bazita je konkretaj historiaj faktoj. La reĝisoro Michael Herbig mem aperas en flanka rolo de hispana kronisto kaj en la origina germanlingva filma versio parolas kun forta hispana akcento.

Eksteraj ligiloj redakti