Nacia Parko Montoj Wicklow

La Nacia Parko Montoj Wicklow (aŭ irlande Shléibhte Chill Mhantáin, kaj angle Wicklow Mountains National Park) estas unu el la ses naciaj parkoj en la respubliko Irlando. Ĝi estis starigita en la grandeco de ĉirkaŭ 200 km2 en la jaro 1991. Ĝi situas en la koro de la plejparte en la paleozoiko dum la kaledona montarfaldado estiĝinta montaro Wicklow en la graflando Cill Mhantáin en la oriento de Irlando kun la centro de la vizitantoj apud Glendalough, kiu tradukeblas per „valo de la du lagoj“. Temas pri kolekto de monaĥejaj ruinoj el la 6a jarcento ĉe la malsupra lago. Jam en la 6a jarcento estis pavimita vojo kiu ligas Glendalough (Wicklow - Glendalough - Dunlavin). Al tiu tiel nomata vojo de Sankta Kevino troviĝas multaj preĝejaj kaj monaĥejaj konstruaĵoj, respektive krucoj kaj preĝejoj.

Nacia Parko Montoj Wicklow
nacia parkoZono de Speciala Konservado [+]

Koordinatoj53° 1′ 5″ N, 6° 23′ 53″ U (mapo)53.018-6.398Koordinatoj: 53° 1′ 5″ N, 6° 23′ 53″ U (mapo) [+]
Areo204,83 km² (20 483 ha) [+]

Nacia Parko Montoj Wicklow (Irlando)
Nacia Parko Montoj Wicklow (Irlando)
DEC
Nacia Parko Montoj Wicklow
Nacia Parko Montoj Wicklow
Map
Nacia Parko Montoj Wicklow

Vikimedia Komunejo:  Wicklow Mountains National Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Glendalough enm la 19a jarcento – fone la lagoj

Bulaŭnoj redakti

Derrybawn, aŭ irlande Doire Bán, estas unu el la multnombraj bulaŭnoj. Ĝi staras sude de la la preĝejo Sankta Kevino ĉe la montaro Derrybawn (Sliabh Dhoire Bán), apud la rivero Glenealo. La bulaŭno konsistas el granita ŝtono.

Burnt Mounds redakti

Inter la multnombraj "Fulachta Fia" elstaras la Burnt Mound de Ballinabrocky (irlande Buaile na Brocaí}}) ĉe la sud-okcidenta parto de malgranda valo. En ĝi fluas malgranda rojo, kiu nomiĝas Liffey.

La kahero redakti

 
la kahero

La arĥeologia monumento situas apud la supra lago. Ĝi estas ŝtona ringfortikaĵo el sekmasonaĵo kun diametro de 20 m kaj restanta alteco de unu metro. Similaj instalaĵoj troviĝas ĉie en Irlando. La origina celo de la konstruaĵoj kaj la konstrudato ne estas konataj. La plej ofte rondaj konstruaĵoj estis konstruitaj dum la bronzepokoferepoko. La kahero de Glendalough estis uzata poste kiel stacio por preĝado de pilgrimantoj al la ruinoj de la monaĥejo de Sankta Kevino.

Pelvo-markoj redakti

Camaderry estas ekzemplo de pelvoŝtonoj, kiu malkovriĝis en 1877 ĉe la monto Camaderry sur argila roko proksime de la supra lago.

Megalitoj redakti

La megalita instalaĵo situas en la nordokcidento de la parko ĉirkaŭ la montaro Seefin kaj la monteto Sorrel. Sur la pintoj de la montoj Seefin, Seefingan kaj Seahan staras kairnoj kaj parte de 10 ĝis pli ol 20 m de diametro kaj alteco de tri metroj kaj galeritombo de Seefin. Inter la menhiroj, tiuj de Glasnamullen (ĉe la sankta fonto) kaj Tonelagee estas la plej grandaj.

Rífhearta kirko redakti

 
rìfhearta-kirko

La restaĵoj de la “Reefert” – aŭ “rífhirarta”- kirko (irlande Teampall Rífhearta) situas en arbaro ĉe la sud-orienta bordo de la supera lago. La nomo Reefert au rífhirarta venas de la irlanda 'Righ-Fhearta, kiu signifas „tomboj de la reĝoj“ (koncerne la loka klano de la O'Toole). La kirko estis el la 11a jarcento. Kirko kaj tombejo estis origine ĉirkaŭitaj de muro.

Lito de Sankta Kevino redakti

 
lito de stankta Kevino

La lito de Kevino estas eta kavo, kies enirejo situas ĉ. 8 m super la lago en rokvando oriente de Templenaskelligs.

Ĉelo de Kevino redakti

Fundamentoj de malgranda kloŝano, la por monaĥoj tipa dometo, situas sur sprono super la supra lago.

Templenaskellig redakti

La ruinoj de la malgranda preĝejo Templenaskellig (irlande Teampall na Sceilge) situas piede de klifoj ĉe la suda lagobordo de la supra lago. Okcidente de la preĝejo estas platformo de restaĵo de rondaj kabanoj. La preĝejo estis renovigata en la 12 jarcento.

Diversaj krucoj redakti

Ĉe la supra lago troviĝas pluraj keltaj krucoj.

Eksteraj ligiloj redakti