Kreuth
Kreuth [KROJT] estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Miesbach kaj en la distriktaro Supra Bavario de la federacia lando Bavario. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 3575 loĝantojn.
Kreuth | ||||||
| ||||||
climatic health resort • neurba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Bavario | |||||
Distriktaro | Supra Bavario | |||||
Distrikto | Distrikto Miesbach | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 08029 | |||||
Poŝtkodo | 83708 | |||||
Aŭtomobila kodo | MB | |||||
Oficiala Municipokodo | 09182124 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Josef Bierschneider | |||||
Partio de komunumestro | CSU | |||||
Adreso de la administrejo | Nördliche Hauptstraße 14 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 3575 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 47° 39′ N, 11° 45′ O (mapo)47.6511.75Koordinatoj: 47° 39′ N, 11° 45′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 787 m | |||||
Areo | 122,26 km² | |||||
Oficiala retejo | http://www.rathaus-kreuth.de | |||||
La komunumo situas sude de la lago Tegernsee, kaj en la 12-a jarcento fondiĝis fare de la samnoma proksima monaĥejo Tegernsee. En 1184 konstruiĝis unua kristana preĝejo. Nun la komunuma teritorio konsistas el la komunumopartoj Bayerwald, Brunnbichl, Enterbach, Enterfels, Glashütte, Grüneck, Kreuth Dorf, Oberhof, Pförn, Point, Reitrain, Riedlern, Ringsee, Scharling, Schärfen, Weißach kaj Wildbad Kreuth. El ili aparte la historia parto Wildbad Kreuth [VILTbat KROJT] estas konata ekster la regiono, ĉar tie situas renoma seminariejo de la bavara konservativa partio CSU, la Kristan-Sociala Unio en Bavario, kaj ripete konferencoj en Wildbad Kreuth kaj ties decidoj estas citataj en la naciaj amaskomunikiloj.