Willem Bant

nederlanda esperantisto

Willem BANT (naskiĝis la 5-an de decembro 1905 en Kwadijk, mortis la 7-an de junio 1986 en Schoorl) estis nederlanda esperantisto. Li estis estro de elementaj lernejoj unue en Beets, poste en Groet. Li kunorganizis la 4-an IJK-on en 1948 en Groet. Willem Bant estis edzo kaj havis du gefilojn.

Willem Bant
Persona informo
Naskiĝo 4-an de decembro 1905 (1905-12-04)
Morto 7-an de junio 1986 (1986-06-07) (80-jaraĝa)
Lingvoj nederlandaEsperanto
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Bant iĝis dum la vintro de 1934/1935 la unua prezidanto de sekcio Beets de la Federacio de Laboristaj Esperantistoj.[1]

Referencoj redakti

  1. (1935-04-13) “Afd. Beets (N.H.)”, Laborista Esperantisto (eo) 7 (4), p. 40.