William Mundy (Markeaton)

William MUNDY (naskiĝis la 14-an de septembro 1801, mortis la 20-an de aprilo 1877[1]) estis la filo de Francis Mundy, parlamentano por Derby kaj Sarah. Li estis juĝisto de la paco, parlamentano kaj, en 1844, Supera Ŝerifo de Derbyshire.

William Mundy
Persona informo
William Mundy
Naskiĝo 14-an de septembro 1801 (1801-09-14)
en Derby
Morto 11-an de aprilo 1877 (1877-04-11) (75-jaraĝa)
en Markeaton Hall
Lingvoj angla vd
Loĝloko Markeaton Hall vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Partio Konservativa Partio vd
Familio
Patro Francis Mundy vd
Gefratoj Wrightson Mundy vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Londono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

William Mundy estis la filo de Francis Mundy parlamentano por Derby. Lia fratino, Constance, edziniĝis kun William Henry Fox Talbot, fotisto.[2]

Lia fratino, Laura, mortis la 1-an de septembro 1842 en Londono.[3]

Lia edzino estis Harriett Georgiana Frampton kaj ili havis filon Francis Noel Mundy. Lia loĝloko estis Markeaton Hall.

En 1856 li estis Prezidanto de Provinca kaj urba Muzeo de Derby kaj Societo de Natura Historio. La kolektoj de la societo kreskis kaj en 1856 ili estis unue ofertitaj al la urbo fare de Mundy, sed la oferto estis malakceptita.[4]

Referencoj redakti

  1. The Plantagenet Roll of the Blood Royal
  2. Foxtalbot letters
  3. " The Gentleman's Magazine], p.441, 1842
  4. Newsletter of the Geological Curators Club Arkivigite je 2011-07-16 per la retarkivo Wayback Machine, Vol 1, No. 8, 1976.

Eksteraj ligiloj redakti