Williams Sassine
Williams SASSINE (n. en 1944 en Kankan - m. la 9-an de februaro 1997 en Konakrio) estis gvinea romanisto, kiu verkis en la franca lingvo. Lia patro estis libana kristano, kaj lia patrino estis gvineanino kun islama kulturo.
Williams Sassine | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Williams Sassine | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1944 en Franca Gvineo | ||||
Morto | 9-an de februaro 1997 (53-jaraĝa) en Konakrio | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Gvineo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto verkisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sassine estis afrika verkisto elmigrinta al Francio : li foriris el Gvineo post la sendependiĝo kaj enoficiĝo de Seku Ture. Lia romano Le jeune homme de sable estas ofte konsiderata kiel unu el la plej bonaj afrikaj romanoj de la 20-a jarcento.
Kelkaj verkoj
redakti- Saint Monsieur Baly (1973)
- Wirriyamu (1976)
- Le jeune homme de sable (1979)
- L'Alphabête (1982)
- Le Zéhéros n'est pas n'importe qui (1985)
- L'Afrique en Morceaux (1994)
- Mémoire d'une peau (1998)