Winznau
Winznau estas komunumo en la distrikto Gösgen en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 1 670 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Winznau | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Soloturno |
Distrikto | Gösgen |
Geografia situo | CH1903: 637369 / 246228 (mapo)47.3658333333337.9333333333333Koordinatoj: 47° 22′ N, 7° 56′ O; CH1903: 637369 / 246228 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1670 |
Areo | 4,00 km² |
Alteco | 403 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4652 |
Komunumkodo | 2501 |
Geografio
redaktiWinznau situas ĉe la norda bordo de la rivero Aro ĉe la suda flanko de la Soloturna Ĵuraso. La sudan komunumlimon formas la malnova fluvojo de Aro. La ĉefparto de la rivera akvo tamen fluas tra Gösgen-Kanalo norde de la efektiva rivero, tiel ke la suda parto de la komunuma teritorio situas sur riverinsulo. Kun la najbara komunumoj Obergösgen, Dulliken kaj Olten Winznau komplete kunkreskis. Krom la vilaĝo al la komunumo apartenas la setlejoj Holz en nordo kaj sur la riverinsulo Giessen kaj Schachen.
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Winznau limas en nordo al Lostorf, en oriento al Obergösgen, en sudo al Dulliken, en sudokcidento al Olten, kaj en nordokcidento al Trimbach.
Trafiko
redaktiTra Winznau pasas la kantona vojo n-ro 265, kiu kondukas sude de la rivero Aro paralele al la kantona ĉefvojo n-ro 5, kiu kondukas norde de la rivero, de Araŭo al Olten. La komunumo estas konektita al la publika transportreto per buslinio de Araŭo al Olten.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Winznau datiĝas el la jaro 1266 kiel Winzenowe en dokumento per kiu Amphalisa de Ifenthal heredigis teritoriojn en Stüsslingen, Lostorf kaj Winznau al la Abatejo Schönenwerd. Dum mezepoko Winznau apartenis al la Senjorujo Gösgen. Per la aĉeto de la senjorujo fare de la urbo Soloturno, Winznau fariĝis en la jaro 1758 ties posedaĵo. [1]
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redaktiBildoj
redakti-
Turo de la katolika preĝejo Sankta Karolo Boromeo
-
Katolika preĝejo Sankta Karolo Boromeo
-
Interna vido de la preĝejo
-
Vojkruco en la vilaĝocentro
-
Rigardo de la vilaĝoĉefstrato suden
-
Lernejo
-
Ligna loĝdomo