Lostorf
Lostorf estas komunumo en la distrikto Gösgen en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 3 843 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Lostorf | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
komunumo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Soloturno | ||||
Distrikto | Gösgen | ||||
Geografia situo | CH1903: 638614 / 248336 (mapo)47.3847222222227.95Koordinatoj: 47° 23′ N, 7° 57′ O; CH1903: 638614 / 248336 (mapo) | ||||
Nombro de loĝantoj | 3843 | ||||
Areo | 13,27 km² | ||||
Alteco | 451 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 4654 | ||||
Komunumkodo | 2493 | ||||
![]() | |||||
Geografio
redaktiLostorf etendiĝas sude de la Soloturna Ĵuraso ĉe la norda marĝeno de la ebenaĵo de rivero Aro. Al la komunumo Lostorf apartenas krom al vilaĝo Lostorf ankaŭ la vilaĝetoj Mahren kaj Bad Lostorf.
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Lostorf limas en nordo al Zeglingen (BL), en nordoriento al Rohr, en oriento al Stüsslingen, en sudoriento al Niedergösgen, en sudo al Obergösgen, en sudokcidento al Winznau, en okcidento al Trimbach, kaj en nordokcidento al Wisen.
Bad Lostorf
redaktiEn Bad Lostorf ekzistas mineralakva Varmfonta banejo, kiu akiras sian akvon el du gipsakvaj kaj du sulfurakvaj fontoj. La mineralfontoj, kiuj verŝajne estis jam uzitaj dum romia epoko estis remalkovritaj en la jaro 1412.
Trafiko
redaktiLostorf situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas per flanka konektovojo, kiu de Erlinsbach kondukas tra Stüsslingen kaj Lostorf al Obergösgen. Per buslinioj al Erlinsbach, Rohr, Dulliken kaj Olten la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Lostorf datiĝas el la jaro 1145 kiel Loztorf. Dum mezepoko Lostorf apartenis al la Senjorujo Wartenfels, kies sidejo estis la Kastelo Wartenfels supre de la vilaĝo. En la jaro 1465 Lostorf estis aĉetita de la urbo Soloturno. [1]
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redaktiBildoj
redakti-
Katolika preĝejo
-
Katolika preĝejo interne
-
Tombejo
-
Reformita preĝejo
-
Kastelo Wartenfels
-
La vilaĝo vidita de la katolika preĝejo