Varmfonta banejo (ankaŭ termobanejotermofonta banejo, germane ThermalbadTherme) estas banejo kies mineralakvo kun natura akva temperaturo de minimume 20 celsiaj gradoj fontas el termofonto. La fonta akvo venas el la profundo de kelkaj mil metroj. La varma akvo ofte estas uzata por kuraci reŭmatismon kaj alergiojn.

Aachen: Varmfonta banejo, Carolus Varmfonta banejo
Fettfonto en Baden-Baden Detalo, Baden-Baden apud Friedrichstherme varmfonto Frederiko) (173,2 m NN, 62,5 Gradoj Celsiaj gradoj, 0,689 Litroj po sekundo, natria klorido varmfonto)

Varmfonta akvo redakti

La varmfonta akvo enhavas ofte diversajn salojn, natrian kloridon, hidrogenan sulfidon, ofte ankaŭ karbonatan acidon kaj radiaktivecojn partojn.

Baneja terapio redakti

Ekde jarmiloj oni uzas aperajn naturajn varmfontojn por banaj kaj kuracaj celoj, nome banterapio (ankaŭ balneoterapio). Ekde 5 jarcentoj antaŭ kristo oni konas antikvajn varmfontajn banejojn. En la eŭropa antikvo la romianoj havis faktan banan kulturon en la grandaj varmfontaj banejoj, la termoj (latine thermae). Thermae signifas varmfontajn banejojn.

La varmfontaj banejoj estas ofte en banurboj kun kuracistoj kaj ankaŭ teatroj kaj restoracioj.

Oni havas varmfontajn akvojn en banejo de diversaj celsiaj gradoj, salobanejon kun (ĉirkaŭ 6 % natria klorido de maro en akvo). Oni trovas ankaŭ saŭnojn, vaporajn banejon kaj masaĝajn terapiojn.

La plej granda banurbo de la mondo estas la hungara ĉefurbo Budapest kun pli ol 120 diversaj fontoj kaj pli ol 21 publikaj banejoj. La banejoj estas parte 450 jarojn aĝaj .

Tre kona estas la varmfonta banejo en Hungario en Hajdúszoboszló. [1]

Varmfontaj banejoj en Azio redakti

Ankaŭ en Japanujo la varmfonta akvo havas longan tradicion, vidu en vikipedio: Onsen.

Trinka terapio redakti

Oni ankaŭ trinkas la "sanigan akvon". Oni ofte parolas de saniga fonta aŭ de "saniga banejo".

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. http://de.hungarospa.hu/ Arkivigite je 2011-02-19 per la retarkivo Wayback Machine (en 8 lingvoj)

Eksteraj ligiloj redakti