Lostorf

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Mahren)

Lostorf estas komunumo en la distrikto Gösgen en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 3 843 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Lostorf
Blazono de Lostorf
Lostorf
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Gösgen
Geografia situo CH1903: 638614 / 248336 (mapo)47.3847222222227.95Koordinatoj: 47° 23′ N, 7° 57′ O; CH1903: 638614 / 248336 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3843
Areo 13,27 km²
Alteco 451 m super marnivelo
Poŝtkodo 4654
Komunumkodo 2493
Mapo de Lostorf
vdr

Geografio redakti

Lostorf etendiĝas sude de la Soloturna Ĵuraso ĉe la norda marĝeno de la ebenaĵo de rivero Aro. Al la komunumo Lostorf apartenas krom al vilaĝo Lostorf ankaŭ la vilaĝetoj Mahren kaj Bad Lostorf.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Lostorf limas en nordo al Zeglingen (BL), en nordoriento al Rohr, en oriento al Stüsslingen, en sudoriento al Niedergösgen, en sudo al Obergösgen, en sudokcidento al Winznau, en okcidento al Trimbach, kaj en nordokcidento al Wisen.

Bad Lostorf redakti

En Bad Lostorf ekzistas mineralakva Varmfonta banejo, kiu akiras sian akvon el du gipsakvaj kaj du sulfurakvaj fontoj. La mineralfontoj, kiuj verŝajne estis jam uzitaj dum romia epoko estis remalkovritaj en la jaro 1412.

Trafiko redakti

Lostorf situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas per flanka konektovojo, kiu de Erlinsbach kondukas tra Stüsslingen kaj Lostorf al Obergösgen. Per buslinioj al Erlinsbach, Rohr, Dulliken kaj Olten la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Lostorf datiĝas el la jaro 1145 kiel Loztorf. Dum mezepoko Lostorf apartenis al la Senjorujo Wartenfels, kies sidejo estis la Kastelo Wartenfels supre de la vilaĝo. En la jaro 1465 Lostorf estis aĉetita de la urbo Soloturno. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti