Wolfgang HAAS (naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1948 en Vaduzo) estas liĥtenŝtejna teologo romkatolika kaj ĉefepiskopo de Vaduzo.

Lia ĉefepiskopa moŝto Wolfgang Haas

Vivo redakti

Lia ordinado sacerdota estis en la 7.4.1974 en Koiro. Li iĝis helpepiskopo en Koiro en la 25.3.1988 kaj konsekritis episkopo samloke en la 22.5.1988. La episkopecon koiran li havis inter la 22.5.1990 kaj la 2.12.1997. De tiam ĝis la 23.8.1998 li estis apostola administranto de la Diocezo de Koiro. En la 2.12.1997 li nomumitis ĉefepiskopo de Vaduzo. Solena transpreno de la ofico estis en la 21.12.1997 en la katedralo de Vaduzo. De tempo al tempo li estas engaĝita fare de la pape agnoskita Sacerdota fratio Sankta Petro por diversaj sakramentodonadoj.

Eksteraj ligiloj redakti